Sébastien Denux

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sébastien Denux
Persona informo
Naskiĝo 21-an de novembro 1989 (1989-11-21) (34-jaraĝa)
Lingvoj Esperantofranca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Sébastien DENUX [sebastje deni], nomata Sebĉjo (naskiĝis la 21-an de novembro 1989) estas franca esperantisto vivanta en Tuluzo. Ekde oktobro de 2010 li estas komitatano de la tiea Esperanto-Kultur-Centro.[1]

La 23-an de majo 2011 la estraro de TEJO komunikis lian elekton kiel nova TEJO-volontulo. La 15-an de aŭgusto 2011[2] li en Roterdamo transprenis la postenon de la ĝistiama volontulino Manuela Ronco[3].

Sébastien Denux estas ankaŭ delegito pri urboplanado kaj arkitekturo de la Ministerio de Internaj Aferoj en la ŝerca projekto de Kastela Respubliko[4].

Fontindikoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Volontulo de TEJOPoste:
Manuela Ronco15-a de aŭgusto 2011februaro 2012Natalia Antolak