Sérgio Mendes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sérgio Mendes
Persona informo
Naskiĝo 11-an de februaro 1941 (1941-02-11) (83-jaraĝa)
en Niterói
Lingvoj portugala
Ŝtataneco Brazilo
Okupo
Okupo komponistopianisto • ĵazmuzikisto • kantoverkistomuzikproduktistokantisto
TTT
Retejo https://sergiomendesmusic.com/
vdr

Sérgio Santos Mendes (* 11-an de februaro 1941 en Niterói en la brazila subŝtato Rio-de-Ĵanejrio) estas brazila pianisto, komponisto kaj aranĝisto. Li apartenas al la plej sukcesaj muzikistoj de sia lando. La plej fama sonregistraĵo de Mendes, Mas Que Nada de Jorge Ben, mondfamigis lin en 1966.[1]

Kariero[redakti | redakti fonton]

Sérgio Mendes ricevis je la konservatorio en Niterói edukadon kiel klasikmuzika pianisto, interesiĝis tamen jam tre frue por ĵazo. Komence de la 1960-aj jaroj li fariĝis estro de la ensemblo „Sexteto Bossa Rio“ kun la muzikistoj Paulo Moura ĉe saksofono, Pedro Paulo ĉe trumpeto, Durval Ferreira ĉe gitaro, Octávio Bailly ĉe kontrabaso kaj Dom Um Romão ĉe frapinstrumentaro.

En 1963 li prezentis je ĵazfestivaloj en Francuoj kaj Italujo, koncertvojaĝis en 1964 tra Japanujo kaj poste ekloĝis en Usono. Tie li fondis la ensemblon Sérgio Mendes & Brasil '66 kaj kontraktis kun la diskeldonejo A&M Records de Herb Alpert. Kiel kantistinon Mendes dungis interalie la edzino de Alpert, Lani Hall. En 1966 li novaranĝis la komponaĵon Mas Que Nada de Jorge Ben kaj surdiskigis ĝin. Ĉi tiu fariĝis, krom The Look of Love de Burt Bacharach kaj The Fool on the Hill de Beatles (ambaŭ en 1968), li plej granda sukceso kaj ofte estas tenata kiel lia propra verko.

En 1971 Mendes elŝanĝis la membrojn de sia akompangrupo kaj nomiĝis ekde nun Sérgio Mendes & Brasil '77. En 1973 li transiris por la disko Love Music de A&M al Bell Records. Por plua disko je ĉi tiu eldonejo, Vintage '74, li surdiskigis jam tri kantojn de Stevie Wonder. Post pluraj malpli sukcesaj jaroj Mendes travivis en 1983 - sen Brasil '77 – grandan revenon en Usono per la popmuzika balado Never Gonna Let You Go (la kanto tenis la kvaran pozicion en la furoraĵo-ranglistoj). Por la al tiu apartena albumo Sergio Mendes li denove estis kontraktinta kun A&M. En 1992 Mendes unuafoje ricevis mit dem Gramion, lia verko Brasileiro ricevis la distingilon "Plej bona Mondmuzika Albumo".[2]

Mendes kunludis kun multaj famaj ĵazmuzikistoj, kaj lia muziko akiris en Brazilo, Usono, Eŭropo kaj Japanujo altan popularecon. Unu el liaj kantoj, So Many Stars, apartenas al la ĵazaj normkantoj, kiujn surdiskigis multaj ĵazmuzikistoj tutmonde.

Februaron de 2006 aperis la albumo Timeless. La unua eligita registraĵo estis novversio de la kanto Mas Que Nada kun repa akompanado de la grupo Black Eyed Peas. La peco fariĝis tutmonda sukceso en la furorkantaj ranglistoj. La albumon produktis Will.i.am de la Black Eyed Peas, kiu por tio novaranĝis kaj sonregistrigis multajn de la malnovaj furorkantoj de Sérgio Mendeskaj verkis kelkajn novajn kantojn. (En Svisio troveblas la albumo sub la nomo Sérgio Mendes feat. Black Eyed Peas). Pluaj kantoj sur ĉi tiu albumo ekestis i. a. Kunlabore kun la muzikistoj Stevie Wonder, Erykah Badu, John Legend kaj Justin Timberlake. Mendes denove estis kandidatigita por Grammy kaj daŭrigis sian revenon per la sekvontaj albumoj mit den Encanto (2008) kaj Bom Tempo (2010).

Diskoj[redakti | redakti fonton]

  • Dance moderno, 1961, LP/CD
  • Quiet Nights, 1963, LP
  • Você ainda não ouviu nada. Sérgio Mendes & Bossa Rio, 1963, LP/CD
  • The Swinger from Rio, 1964, LP/CD
  • Bossa Nova York. The Sérgio Mendes Trio, 1964, LP/CD
  • Cannonball's Bossa Nova kaj Cannonball Adderley kaj Bossa Rio, 1964, LP/CD
  • In Person at El Matador - Sérgio Mendes & Brasil '65, 1964, LP/CD
  • Brasil '65. Wanda de Sah featuring The Sérgio Mendes Trio, 1965, LP/CD
  • The Great Arrival, 1966, LP/CD
  • Herp Alpert presents Sérgio Mendes & Brasil '66, 1966, LP/CD
  • Equinox - Sérgio Mendes & Brasil '66, 1967, LP/CD
  • The Beat of Brazil, 1967, LP/CD
  • Sérgio Mendes' Favourite Things, 1968, LP/CD
  • Look Around - Sérgio Mendes & Brasil '66, 1968, LP/CD
  • The Fool on the Hill - Sérgio Mendes & Brasil '66, 1968, LP/CD
  • Crystal Illusions - Sérgio Mendes & Brasil '66, 1969, LP/CD
  • Ye-me-lê. Sérgio Mendes & Brasil '66, 1970, LP/CD
  • Live at Expo' 70. Sérgio Mendes & Brasil '66, 1970, LP/CD
  • Stillness - Sérgio Mendes & Brasil '66, 1971, LP/CD
  • País tropical - Sérgio Mendes & Brasil '77, 1971, LP/CD
  • Primal Roots (ankaŭ kiel Raízes) - Sérgio Mendes & Brasil '77, 1972, LP/CD
  • Love Music - Sérgio Mendes & Brasil '77, 1973, LP/CD
  • In Concert - Sérgio Mendes & Brasil '77, 1973, LP
  • Vintage 74 - Sérgio Mendes & Brasil '77, 1974, LP/CD
  • Sérgio Mendes, 1975, LP/CD
  • Homecooking - Sérgio Mendes & Brasil '77, 1976, LP/CD
  • Sérgio Mendes and the New Brasil '77, 1977, LP/CD
  • Brasil '88, 1978, LP/CD
  • Pelé - (Filmmuziko), 1978, LP/CD
  • Magic Lady, 1979, LP/CD
  • Horizonte aberto, 1979, LP/CD
  • Sérgio Mendes, 1983, LP/CD
  • Confetti, 1984, LP/CD
  • Brasil '86, 1986, LP/CD
  • Arara, 1989, LP/CD
  • Brasileiro, 1992, CD
  • Oceano, 1996, CD
  • Timeless, 2006, CD (mit The Black Eyed Peas, Stevie Wonder, Erykah Badu k. a.)
  • Encanto, 2008, CD (kun will.i.am, Juanes, Till Brönner k. a.)
  • Bom Tempo, 2010, CD, Concord Records CRE 31575
  • Celebration: A Musical Journey, 2011, CD

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]