Sévery

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sévery
Blazono de Sévery
Blazono de Sévery
Blazono de Sévery
former municipality of Switzerland • vilaĝo
Kantono Vaŭdo
Distrikto Morges
Koordinatoj  46° 34′ 32″ N 6° 26′ 26″ O / 46.57556 °N, 6.44056 °O / 46.57556; 6.44056 (mapo)Koordinatoj: 46° 34′ 32″ N 6° 26′ 26″ O / 46.57556 °N, 6.44056 °O / 46.57556; 6.44056 (mapo)
Areo 2,38 km²
Alteco 610 m super marnivelo
Poŝtkodo 1141
Komunumkodo 5500
Mapo de Sévery
Mapo de Sévery
Situa mapo de Sévery
vdr

Sévery estas komunumo en la distrikto Morges en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 211 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Sévery situas en la Vaŭda Mezlando proksimume 8 kilometrojn nordnordokcidente de la distriktĉefurbo Morges. La komunumo konsistas el la vilaĝo Sévery kaj la kvartalo Château de Sévery sude de la rojo Combagnou konsistanta el la domoj ĉirkaŭ la kastelo kaj la kastelo mem.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,38 km², de kiuj 7,1% estas kovritaj de arbaro, 85,4% servas por agrikulturo kaj 5,8% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Sévery limas en nordoriento, oriento kaj sudoriento al Cottens, en sudsudoriento al Echichens, en sudo al Apples, en okcidento kaj nordokcidento al Pampigny.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Sévery situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo pasas konekta vojo de Cottens al Pampigny. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas proksimume 8 kilometrojn sudsudoriente apud Morges. La komunumo ne disponas pri propra konekto al la publika transportreto sur la komunuma teritorio. Tamen 500 metrojn okcidente de la komunumlimo situas la haltejo Pampigny-Sévery ĉe la mallarĝspura trajnlinio de Morges al Bière.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Sévery datiĝas el la jaro 979 kiel Siuiriaco. En la vilaĝo estis trovita restaĵoj de romia bieno, kies ĉefa parto supozeble troviĝas sub la hondiaŭa preĝejo. Ankaŭ ekzistas tombokampo el la fura mezepoko. Dum mezepoko Sévery apartenis al Baronejo Cossony. Ekzistis en Sévery malnova kastelo, kiu estis malkonstruita en la jaro 1885. De alia kastelo el la 13-a jarcento estas konservita ankoraŭ ronda turo. Proksime de ĝi ekzistas plezura kastelo, kiun konstruis la familio de Charrière en la jaro 1768. Sub la berna regado ek de 1539 Sévery estis administrita de kvinpersona konsilio kaj submetita al la Voktejo Morges. Post la Helveta Revolucio de 1798 la komunumo apartenis al la distrikto Cossonay, kiu en la jaro 2008 surbaze de la administra reformo de 2006 estis integrita al la grandigita Distrikto Morges.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]