Sílvio Tendler

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sílvio TENDLER, naskita en 1950, estas fama brazila dokumentfilmisto. Li estas konata kiel "la kinisto de la venkitoj" aŭ "la kinisto de la interrompitaj revoj", ĉar li traktis en siaj filmoj gravulojn kiel, inter aliajn, Jango, Juscelino Kubitschek kaj Carlos Marighella. Sílvio jam faris proksimume 40 filmojn, mallongajn, mezlongajn kaj longdaŭrajn. En 1981 li fondis la firmaon Caliban Produções Cinematograficas Ltda., filmproduktejon fakan pri historiaj biografioj kun socizorgaj trajtoj.

Tendler produktis tri el la plej sukcesaj dokumentfilmoj (laŭ la nombro de la venditaj kinbiletoj) en la brazila kino-historio: "O Mundo Mágico dos Trapalhões" (1 miliono 800 mil da spektintoj), "Jango" (1 miliono da spektintoj) kaj "Anos JK" (800 mil spektintoj).

La filmoj "Jango" kaj "Anos JK", kvankam ili temas pri la armea puĉo de 1964 en Brazilo kaj pri demokratio, estis lanĉataj eĉ dum armea regado, en 1964 kaj 1980, respektive. Ekde tiam, li daŭre produktis serion da dokumentfilmoj, kiuj konkeris diversajn premiojn el la spektantaro kaj el kritikistoj, diskonigante la brazilan historion kaj kulturon en diversaj partoj de la mondo.

Plej gravaj filmoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]