Sömmerda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sömmerda
Blazono
Sömmerda (Germanio)
Sömmerda (Germanio)
DEC

Map

urba komunumo de Germanio • ĉefurbo de distrikto en Germanio
Administrado
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Sömmerda
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 03634
Poŝtkodo 99601–99610
Aŭtomobila kodo SÖM
Oficiala Municipokodo 16068051
Subdivido 8 urbopartoj (Stadtteile)
Politiko
Komunumestro Hans-Wolfgang Flögel
Partio de komunumestro Linkspartei
Adreso de la administrejo Marktplatz 3-4
99610 Sömmerda
Demografio
Loĝantaro 19156 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 51° 10′ N, 11° 7′ O (mapo)51.16166666666711.116944444444Koordinatoj: 51° 10′ N, 11° 7′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 130 - 140 m
Areo 80,70 km²
Oficiala retejo http://www.soemmerda.de
vdr

Sömmerda estas urbo en Germanio. Ĝi troviĝas en la samnoma distrikto Sömmerda de la federacia lando Turingio kaj estas la administra sidejo de la distrikto. Fine de decembro 2022 la urba komunumo havis 19 156 loĝantojn.

Sömmerda situas borde de la rivero Unstrut.

Komerco kaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La urbo nordoriente de Erfurto estas loko de elektronika kaj konstrumateriala industrioj.

Al la vidindaj aferoj nombriĝas la centra bazarplaco kun historiaj konstruaĵoj, la malfrugotika urbodomo kiel ankaŭ la restoj de la iamaj remparoj kaj urbaj fortikaĵoj.

Historia Erfurta pordego, parto de la mezepoka urba remparo

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Historio kaj situo[redakti | redakti fonton]

La unua certa mencio estis en 876, kvankam setliĝo tre verŝajne estis estinta - kiel en la medio - jam antaŭe. Por distingi Sömmerda de la similnomiĝantaj komunumoj Gangloffsömmern aŭ Wenigensömmern oni iam nomis ĝin Großsömmerda. En 918 la orientfranka reĝo Konrado la 1-a metis ĝin en la manojn de Abatejo de Fulda kaj kiel ties feŭdaĵo ĝi venis antaŭ 1342 al la grafoj de Schwarzburg. Ili transprenis la rajtojn de Fulda ĉ. en 1400 kaj vendis ĝin en 1418 al la urbo Erfurto. Kun aliaj havaĵoj erfurtaj la ĉefepiskopo de Majenco okupis ankaŭ la urbon Sömmerda. En 1803 ĝi prusiĝis kaj en 1952 ĝi iĝis GDR-subdistrikta ĉefurbo.

La en la 15-a jarcento evoluo urba (mencio de urba konsilio estis en 1459) plirapidiĝis en la 19-a jarcento per la industrioj. n 1840 fondis la urbano Nikolaus von Dreyse fabrikon armilan kaj munician, kies produktofokuso post la Unua mondmilito pli kaj pli koncentriĝis je buromaŝinoj kaj poste je komputiloj.

La eoste de Unstrut-rivero kaj Mühlgraben etendiĝanta mezepoka urbokerno estiĝis per unuiĝo de du setlejoj ĉirkaŭ Bonifaco- respektive Petro-kirko. La ekzakta situo kaj la graveco de la en 1562 malkonstruita Jakobo-kirko malkonatas. La strata reto de Sömmerda iom konfuza estas el kio dedukteblas ke ĉirkaŭfortikaĵoj masivaj ne ekzistis antaŭ la 16-a jarcento. Eĉ dum industriiĝo la urbo povis konservi sian kamparan karakteron kvankam aperis en la 20-a jarcento novaj kvartaloj en la oriento. La plej granda zono kun novaj domoj estiĝis inter 1957 kaj 1976 sude de Frohndorfer-strato.

Esperanto en Sömmerda[redakti | redakti fonton]

Kable aŭdeblis en Sömmerda inter januaro 2012 kaj decembro 2021 Turingio Internacia, ĉiumonata Esperanto-radielsendo de Radio FREI.

Homoj rilataj al Sömmerda[redakti | redakti fonton]

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

Inter la partneraj urboj de Sömmerda estas

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

la urbo en 1649