Søren Engesgaar Christie

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sören Engesgaar CHRISTIE)
Søren Engesgaar Christie
Persona informo
Naskiĝo 30-an de julio 1889 (1889-07-30)
Morto
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Norvegio
Familio
Edz(in)o Sofie Christie
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Søren ENGESGAAR CHRISTIE (naskiĝis la 30-an de julio 1889 en Kristiansund) estis norvega esperantisto, kandidato de juro, kaj redaktoro en Oslo.

La plej maljuna filo de Edel ENGESGAAR de Namsos kaj Henning Johan Anneus CHRISTIE de Kristiansund, Søren esperantistiĝis en 1907 per kurso en la gazeto Urd. Li estis estrarano de la Esperantoklubo de Oslo ekde 1908, iniciatoro kaj kunfondinto de Norvega Esperantista Ligo 1911, faris paroladojn kaj kursojn en Kristiansund 1908, en Oslo 1908–1911 kaj 1914–1918, en Trondheim 1916–1917. Engesgaar Christie ankaŭ verkis lernolibron en 1912, en 1 000 ekzempleroj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]