Flühli
| Flühli | |
|---|---|
| Kantono | Lucerno |
| Distrikto | Entlebuch |
| Koordinatoj | 46°53′0″N 8°1′0″O / 46.88333°N, 8.01667°OKoordinatoj: 46°53′0″N 8°1′0″O / 46.88333°N, 8.01667°O |
| Nombro de enloĝantoj | 1922 |
| Areo | 108,24 km² |
| Alteco | 884 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 6173-6174
7kodo=1004 |
| Komunumkodo | {{{kodo}}} |
|
Dosiero:XXX
Mapo de Flühli
|
|
Enhavo |
Pri la komunumo [redakti]
Flühli estas komunumo en la distrikto Entlebuch en Kantono Lucerno, Svislando. Ĝi havis 1922 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
Geografio [redakti]
Flühli situas en la Svisaj Antaŭalpoj kaj estas kun tereno de 108,24 laŭ surfaco la plej granda komunumo de Kantono Lucerno. Sur ĝis teritorio situas du marĉaj regionoj de nacia signifo nome Sörenberg kaj Glaubenberg. La komunumo estas parto de la UNESKO-biosfero Entlebuch. La komunumo konsitas el la du vilaĝoj Flühli kaj Sörenberg. Sur la teritorio de la komunumo fontas la rivero Waldemme, fontrivero de la Eta Emme.
Najbaraj komunumoj [redakti]
La komunumo Flühli limas en nordo al Schüpfheim kaj Hasle, en oriento al Giswil kaj Sarno (ambaŭ en Kantono Obvaldo), en sudo al Schwanden ĉe Brienz, Brienz kaj Oberried ĉe la Lago de Brienz (ĉiuj tri enKantono Berno), kaj en okcidento al Habkern (Kantono Berno), Marbach kaj Escholzmatt.
Trafiko [redakti]
La komunumo situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La du vilaĝoj de la komunumo estas konektita per poŝtaŭtolinio al Schüpfheim kun la publika trafikreto. De Flühli trans Sörenberg kondukas montpasejo trans la Glaubenbielen-Pasejo al Giswil en Kantono Obvaldo. Dum la someraj monatoj trans la pasejo kondukas poŝtaŭtolinio al Giswil.
Historio [redakti]
La vilaĝoj Flühli kaj Sörenberg supozelbe nur ek de la 17-a jarcento estas tutjare loĝataj.
Histore menciita esta Batalo ĉe Sörenberg en la jaro 1380, kiam obvaldanoj kaj entlebuĥanoj luktis pri la paŝtejrajtoj. La entlebuĥanoj sub la gvido de la vokto Peter von Thorberg defindis siajn interesojn. La mencio pri la batolo estis samtempe la unua historia mencio de Sörenberg.
Eksteraj Ligiloj [redakti]
Oficiala retejo de la komunumo Flühli
Profilo de la komunumo en la kantona retejo
Flühli en la Historia Leksikono de Svislando
| Distrikto Entlebuch | |
|---|---|
| Doppleschwand - Entlebuch - Escholzmatt - Flühli - Hasle - Marbach - Romoos - Schüpfheim - Werthenstein | |


