Sükösd
El Vikipedio
Sükösd (ŝukoŝd) estas grandvilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Bács-Kiskun, en subregiono Baja.
Bazaj informoj [redakti]
- Areo: 94 km²
- Loĝantaro: 4100
- Poŝtkodo: 6346
- Telefonprefikso: 79
Situo [redakti]
La grandvilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo Budapeŝto-Baja, la lasta kaj la Danubo estas proksime.
Historio [redakti]
La komunumo troviĝis dum la historio inter marĉa regiono ĝis plena kanaligado de la regiono. La Danubo ofte inundis, la grandvilaĝo iam ŝanĝis lokon. La nuna nomiĝas Ósükösd (malnova Sükösd). En 1747 kapelo konstruiĝis. Onidire la loka arbaristo mortpafis en akcidento sian filinon, pro la pardono konstruiĝis la kapelo. Tiu estas ankaŭ nun pilgrimejo.
Vidindaĵoj estas katolika preĝejo, Kapelo de Sankta Anna (Sükösd) (pilgrimejo) kaj apud la grandvilaĝo fiŝkaptista lago.