Sărmașu
El Vikipedio
Sărmașu [sarmaŝu] (hungare Nagysármás [nadjŝarmaŝ]) estas urbo en distrikto Mureș en Rumanio, nordoriente de Târgu Mureș. Administre apartenas al ĝi Balda (Báld), Larga (Lárgatelep), Moruț (Marócháza), Sărmăşel (Kissármás), Sărmășel-Gară (Bánffytanya), Titiana (Titiána) kaj Vişinelu (Csehtelke).
Enhavo |
Loĝantaro [redakti]
En 1910 ĝi havis 2101 loĝantojn (hungaroj, rumanoj), en 1992 estis 4008 (55 % rumanoj, hungaroj).
Historio [redakti]
Ĝia unua mencio estis en 1311. En 1332 ĝi estis ekleziejo. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Kolozs).
Fonto [redakti]
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
Renomaj personoj [redakti]
- Enikő Csőgör (* 8-a de oktobro 1937): instruistino pri la hungara lingvo kaj literaturo, etnografia esploristino.
- Lajos Csőgör (18-a de marto 1904 – Budapest, 2-a de novembro 2003): kuracisto, dentkuracisto, universitata profesoro.
- József Farkas (* 3-an de januaro 1936): skulptisto
- Ovidiu Iuliu Moldovan (* 1-a de januaro 1942): aktoro.
- Liviu Rusu (9-a de novembro 1901 – 17-a de decembro 1985, Cluj-Napoca): psikologo, estetikisto, literaturhistoriisto.
- Sándor Simon (* Sărmașu, 25-a de januaro 1951: pentristo.
- Olga Szűcs (* 6-a de januaro 1930): ĵurnalistino, redaktorino, tradukistino