Sąjūdis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
la emblemo de Sąjūdis, kiu bildigas la nacian simbolon Kolonoj de la Gediminidoj

La Reforma Movado de Litovio - litove Lietuvos Persitvarkymo Sąjūdis aŭ kutime simple mallonge Sąjūdis (do "la movado") estis politika organizo kiu gvidis la lukton pri ŝtata resendependiĝo de Litovio fine de la 1980-aj kaj komence de la 1990-aj jaroj. La organizo establiĝis la 3-an de junio 1988 kaj estis gvidita de Vytautas Landsbergis.

Historia fono[redakti | redakti fonton]

Meze de la 1980-aj jaroj, la Komunisma Partio de Litovio hezitis bonvenigi la konceptojn de la sovetunia politika gvidanto Miĥailo Gorbaĉovo pri perestrojko kaj glasnosto. Post la morto de Petras Griškevičius, unua sekretario de la Komunisma Partio de Litovio, dum 1987 senhezite sekvis plia rigida komunisto, Ringaudas Songaila. Tamen, kuraĝigite per la retoriko de Miĥailo Gorbaĉovo, notante la fortiĝon de la opozicia organizo Solidareco en Pollando kaj kuraĝigite per la katolika papo kaj la registaro de Usono, baltiaj sendependismaj aktivuloj komencis organizi publikajn demonstraciojn en Rigo, Talino kaj Vilno.

La kreado de Sąjūdis[redakti | redakti fonton]

En renkontiĝo ĉe la Litovia Akademio de Sciencoj la 3-an de junio 1988 komunistaj kaj nekomunistaj intelektuloj kreis "iniciatan grupon Sąjūdis" (litove Sąjūdžio iniciatyvinė grupė) por organizi movadon subtenan al glasnosto, demokratiigo kaj perestrojko en Litovio. La grupo konsistis el 35 membroj, plejparte artistoj. El ili, 17 estis ankaŭ membroj de la komunisma partio. Celo de la grupo estis starigi la "Reforman Movadon de Litovio", kiu konatiĝis sub la mallonga nomo Sąjūdis.

La 24-an de junio 1988 okazis la unua amasa kunveno de Sąjūdis. Tie la delegitoj de la 19-a tutunia konferenco de la Komunista Partio de Sovetunio estis instruitaj pri la celoj de Sąjūdis. Proksimume 100.000 homoj en la parko Vingis de Vilno salutis la delegitojn kiam ili revenis dum julio. Sekva amasa evento okazis la 23-an de aŭgusto 1988 kiam 250.000 homoj kunvenis por protesti kontraŭ la Ribbentrop-Molotov-pakto kaj ĝia sekreta protokolo de antaŭ 50 jaroj, kaj pri la silentigo kaj mensoga aserto pri malekzisto de tiu pakto inter Sovetunio kaj Nazia Germanio fare de la ŝtataj aŭtoritatoj de Sovetunio dum 50 jaroj.

La 19-an de junio, unua eldono de la ŝtate nepermesata gazeto Sąjūdžio žinios ("movadaj novaĵoj") estis publikigita, kaj ekde septembro Sąjūdis publikigis ŝtate permesitan gazeton kun la titolo "Atgimimas" ("renaskiĝo"). Entute proksimume 150 gazetoj subtenaj al Sąjūdis estis publikigitaj dum tiu kaj la sekvaj jaroj.

Dum oktobro 1988 Sąjūdis organizis sian oficialan fondan konferencon en Vilno. Elektiĝis 35-persona gvida konsilio. Plej multaj el la konsilianoj estis membroj de la origina iniciata grupo. Vytautas Landsbergis, profesoro pri muziko kaj nemembro de la komunisma partio, iĝis la konsilia prezidanto.

Aktivecoj de Sąjūdis[redakti | redakti fonton]

La movado subtenis la politikon de Miĥailo Gorbaĉovo, sed samtempe subtenis litovajn naciajn temojn kiel ekzemple la reoficialigo de la litova lingvo kiel oficiala ŝtata lingvo de Litovio. La postuloj inkluzivis la publikigon de kritikaj kaj enhave veraj raportoj pri la epoko de Stalinismo, protekton de la medio, la haltigon de konstruado de tria nuklea reaktoro en la nuklea centralo Ignalina kaj la publikigon de la sekretaj protokoloj pri la Nazia-Sovetia pakto de reciproka ne-agreso, subskribita dum 1939.

Sąjūdis uzis amasajn kunvenojn por antaŭenigi siajn celojn. Unue, la Komunisma Partio malagnoskis tiujn kunvenojn, sed dum somero 1988 la partopreno en ili iĝis politike ne plu evitebla. La amasan kunvenon de la 24-a de junio 1988 partoprenis Algirdas Brazauskas, tiutempe sekretario de la Komunisma Partio pri industriaj aferoj. Dum oktobro 1988, Brazauskas estis nomumita unua sekretario de la Komunisma Partio por anstataŭigi Songaila. La komunistaj gvidantoj unue minacis disbatis la movadon Sąjūdis, sed ne kuraĝis kiam ili konsciiĝis pri la amasa partopreno de evidenta popola plimulto en la protestoj. En la litoviaj elektoj de la Kongreso de Popolaj Deputitoj, la dum 1988 nove kreita supera parlamento de Sovetunio, la kandidatoj de Sąjūdis gajnis la plejmulton da voĉoj en 36 el la 40 balotaj distriktoj de Litovio en kiuj ili kandidatiĝis, kaj sekve en Moskvo la Litova Soveta Socialista Respubliko reprezentiĝis grandparte per deputitoj tre kritikaj pri Sovetunio.

Dum februaro 1989, Sąjūdis publike deklaris ke Litovio estis perforte invadita kaj anektita fare de Sovetunio kaj la fina celo de la movado estas atingi la nacian resendependiĝon. La suvereneco de Litovio estis proklamita - komence sen ajna internacia rekono - dum majo 1989, kaj la enkorpigo de Litovio en Sovetunion estis deklarita kontraŭleĝa.

La 23-an de aŭgusto 1989, la 50-jara datreveno de la subskribo de la Ribbentrop-Molotov-pakto inter la tiamaj diktaturoj Nazia Germanio kaj Sovetunio, 600-kilometra ĉeno el du milionoj da homoj konektis la urbojn Talino, Rigo kaj Vilno kaj fokusigis la atenton de la mondaj amaskomunikiloj pri la aspiroj de la enloĝantoj de Baltio. Tiu-ĉi demonstratio kaj la kunordigitaj streboj de la tri nacioj konatiĝis sub la nomo Baltia Vojo, kaj imprese videbligis la komunajn strebojn de la litovoj, latvoj kaj estonoj en senperforta "kantanta revolucio" akiri liberecon kaj ŝtatan sendependecon.

Dum decembro, la Komunisma Partio de Litovio malaliĝis el la Komunisma Partio de Sovetunio (KPSU) kaj konsentis ne plu havi la monopolon pri ŝtata potenco. Dum februaro 1990, reprezentantoj de Sąjūdis gajnis absolutan plimultojn en la Supera Konsilio de Litova SSR. Vytautas Landsbergis elektiĝis prezidanto de la Supera Konsilio. Tio preparis la ŝtatan deklariĝon pri sendependeco la 11-an de marto 1990.

Post la ŝtata sendependiĝo[redakti | redakti fonton]

Nuntempe, Sąjūdis daŭre aktivas en Litovio, sed neniel plu havas la renversigan influon de la jaroj 1988 ĝis 1990. La populareco de Sąjūdis malpliiĝis kiam maleblis teni unuecon inter homoj kun tre malsamaj politikaj kredoj kaj la movado ne venkis la ekonomian krizon, kiun sekvigis la rusia ekonomia bojkotado de la baltiaj ŝtatoj kaj la tre rapida ekonomia restrukturigo. La Demokratia Labora Partio de Litovio, la reformita antaŭa Komunisma Partio de Litovio, klare venkis en la balotoj por la nacia parlamento Seimas dum februaro 1992.

En la esperanta vikipedio ĝis nun estas artikoloj pri la sekvaj 2 el la entute 35 kunfondintoj de Sąjūdis: