S-chanf

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
S-chanf
Blazono de S-chanf
S-chanf
Kantono Grizono
Distrikto Malojo
Komunumaro Supra Engadino
Koordinatoj  46°36′43″N 9°58′55″O  /  46.61194°N, 9.98194°O / 46.61194; 9.98194 (S-chanf)Koordinatoj: 46°36′43″N 9°58′55″O  /  46.61194°N, 9.98194°O / 46.61194; 9.98194 (S-chanf)
Nombro de enloĝantoj 682
Areo 138,03 km²
Alteco 1660 m super marnivelo
Poŝtkodo 7525
Komunumkodo 3788
Mapo de S-chanf

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

S-chanf (prononcu sĥanf, en la germana lingvo kaj ĝis 1943 oficiala nomo Scanfs) estas komunumo de la komunumaro Supra Engadino kaj la distrikto Malojo en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 682 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

S'chanf estas la plej orienta komunumo de Supra Engadino, ĉe la bordo de la rivero Eno. La komunumo konsistas krom el la vilaĝo S-chanf el la frakcioj Chapella, Cinuos-chel kaj Susauna. La valo Trupchun en sudoriento de la komunumo apartenas al la Svisa Nacia Parko, kiu estas unu el la ĉefaj enspezofontoj de la komunumo. Tie situas ankaŭ la monto Piz Quattervals, kies kulmino kun alteco de 3165 m s.m. estas la plej alta puntko de la komunuma teritorio.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo S-chanf limas en nordo al Davos, en nordoriento al Susch, en oriento al Zernez, en sudoriento al Livigno (Italio), en sudo al Zuoz, en okcidentosudokcidento al Madulain, en sudokcidento al Zuoz, kaj en sudsudokcidento al Bergün/Bravuogn.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra S-chanf pasas la kantona ĉefovojo n-ro 27 de Samedan tra Engadino al Tirolo. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la trajnlinio de Retia Fervojo de Sankta Maŭrico al Scuol-Tarasp.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

Kiel en la tuta Engadino ĝis en la 19-a jarcento la ĉefa kaj praktike unika lingvo en S-chanf estis la putera dialekto de la romanĉa lingvo. S-chanf estas unu el la malmultaj komunumoj en Engadino, kie ankoraŭ hodiaŭ la pli multo parolas la romanĉon, tamen ankaŭ en tiu-cix komunumo la nombro de germanlingvanoj dum la lastaj jaroj kreskis forte. Dum la popolnombrado de 1980 ankoraŭ 74,46% de la loĝantaro parolis la romanĉan, 16,02% la germanan kaj 5,63% la italan. En la jaro 2000 la nombro de la romanĉlingvanoj estis ankoraŭ 51,77%, dum la nombro de germanlingvanoj kreskis al 37,26%. La itallingva grupo en absolutaj ciferoj ankaŭ kreskis en relativaj ciferoj restis kun 5,65% praktike identa.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de S-chanf datiĝas el la jaro 1137 kiel Scaneves. En la jaro 1932 sur la rokokulmino Botta striera norde de la vilaĝo S-chanf estis sur alteco de 2050 m s.m. malkovrita setlejo de la meza bronzepoko de la tiel nomita Melaŭno-Kulturo. Ĝis 1543 S-chanf estis parto de Zuoz, tiam ĝi kadre de divido de Supra Engadino fariĝis aparta najbararo en la tribunalkomunumo Suot Funtauna Merla. Surbaze de la administracia reformo de 1851 S-chanf fariĝis politika komunumo de la komunumaro Supra Engadino en la distrikto Malojo.[1]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fonto: Constant Wieser: S-chanf en Historia Leksikono de Svislando (2011-07-08)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]