S. E. Krikortz
Sven E. KRIKORTZ (mortis 11-an de januaro 1931) estis sveda doktoriĝita kuracisto kaj esperantisto. En 1906 li estis membro de la Lingva Komitato kaj prezidanto de la Stokholma Esperanto-grupo.[1]
Krikortz estis unu el la pioniroj de la sveda Esperanto-movado. En 1898 li eldonis 16-paĝan informan broŝuron pri Esperanto en la sveda lingvo (Esperanto, ett neutralt språk). Estis li kiu faris la unun esperantlingvan raporton en scienco kongreso, nome ĉe la Internacia Kongreso de Fizioterapio en Lieĝo en aŭgusto 1905;[2] li tie prezentis varmaeran aparaton kun fluanta akvo de 41 gradoj por kuraci ŝankroidon.[3] Kiam en 1906 oni fondis Svedan Esperantistan Societon, Krikortz fariĝis vicprezidanto. Kun Paul Axel Nylén li tradukis la tragedion Fraŭlino Julie (originale Fröken Julie) de August Strindberg el la sveda; la 64-paĝa libro aperis en 1908.
Literaturo [redakti]
- 1931: Jubileums-Matrikel - Jubilea Matrikulo 1931. Stockholm: Svenska Esperanto-Förbundet 1931, 123 p. kun multaj fotoj, inkluzive plia foto de Krikortz pli aĝa
Notoj [redakti]
- ↑ Fritz Schuck: Albumo de Konataj Esperantistoj, Braunschweig 1906, paĝo 51.
- ↑ La unua ... en Esperanto, en: Esperanto sub la Suda Kruco, volumo 15, numero 5, paĝo 9.
- ↑ d-ro von Hovorka: Internationaler Kongress für Physiotherapie in Lüttich, en: Archiv für Orthopädie, Mechanotherapie und Unfallchirurgie, volumo 4, numero 1-2, paĝoj 148–151.
Eksteraj ligiloj [redakti]
- Esperanto, ett neutralt språk, Stockholm 1898, 16 paĝoj.
- Fraŭlino Julie (Fröken Julie), naturalista tragedio, tradukis Paul Axel Nylén kaj S. E. Krikortz, Uppsala: Appelberg, 1908, 64 paĝoj, kun ilustraĵoj.
