S. W. R. D. Bandaranaike

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Solomon West Ridgeway Dias Bandaranaike, mallonge Solomon Bandaranaike (8-an de januaro 1899 en Kolombo - 26-an de septembro 1959 samloke) estis ĉefministro de Cejlono, nuna Sri-Lanko de 1956 ĝis 1959.

Biografio

Li lernis en "Thurstan College" en Kolombo kaj finis kiel tria plej bona Kembriĝ-ekzamenisto en la tuta Brita Imperio. Li veturis en 1919 al Anglio kaj studis juron en la Oksforda Universitato.

Post sia hejmenveturo al Cejlono, li membriĝis en la „Progressive National Party“. Oni elektis lin en 1927 en la urban konsilantaron de Kolombo. Oni elektis lin en 1931 en la ŝtatan konsilantaron. Li laboris de 1936 ĝis 1947 en la ŝtata konsilantaro de la Ministra ofico pri lokaj registaroj. Tiel li prezidis pri loka registara sistemo de Cejlono. Li establis en 1937 „Sinhala Maha Sabha“, konsilantaron por apogo de la singaleza kulturo.

Li geedziĝis en 1940 kun Sirimavo Ratwatte, filino de terposedanto. Ĉar la geedzecon organizis la gepatroj, li vidis sian edzinon unuafoje nur matene de la geedziĝa festo.

Oni elektis lin en 1947 al la reprezenta ĉambro kaj li iĝis ministro pri lokaj registaroj. Li forlasis la oficon en 1951 kaj forlasis la „United National Party“ (UNP) kaj fondis la partion „Sri Lanka Freedom Party“ (SLFP), per kiu li iĝis gvidanto de la opozicio en 1952. Celo de la partio estis singaleza, budisma, naciisma, socialisma orientiĝo. SLFP fondis kun tri aliaj partioj en 1956 „Mahajana Eksath Peramuna“ (MEP, People’s United Front) kaj akiris la plimulton. S.W.R.D. Bandaranaike iĝis ĉefministro la 12-an de aprilo 1956. Lin apogis ĉefe multaj singalezaj kamparanoj kaj budismaj monaĥoj.

S.W.R.D. Bandaranaike enkondukis la singalezan lingvon kiel ŝtatan, oficialan lingvon, anstataŭ la angla. Tamiloj kontraŭis tiun paŝon.

Li batalis kontraŭ la kastoj, premis la britan armeon forlasi la landon, forte apogis la budismon. Li efektivigis neŭtralan eksteran politikon, proksimiĝis al Ĉinio kaj Sovetunio. Li ŝtatproprigis en 1958 privatajn buskompaniojn, vivasekurajn firmaojn, en 1959 havenon de Kolombo.

En majo de 1958 okazis tamila ribelo, dum kiu singalezoj murdis kaj forpelis milojn de tamiloj. Bandaranaike povis silentigi la ribelon nur per la armeo. La parlamento akceptis leĝon pri tamila lingvo.

Oni akceptis en 1958 leĝon pri favorigo, protekto de etbienuloj. La ellaboranto de la leĝo, la agrikultura ministro Philip Gunawardene en 1959 ŝanĝis al la opozicio kaj tiel SLFP perdis plimulton en la parlamento.

La ĉefministron murdis en septembro de 1959 budisma monaĥo Talduwe Somarama Thero (en "tago de malfermitaj pordoj"). Oni jam provis murdi lin per glaso da venenigita lakto, sed tion trinkis hazarde la prezidanto de la parlamento (li travivis, sed oni longtempe kuracis lin en Anglio). La subinstiginto de la murdo estis la riĉulo Mapitigama Buddharakkhita, kies koruptan negocon malebligis la ĉefministro. Li estis juĝita je ĝismorta prizono, la fakta murdisto estis ekzekutita la 6-an de julio 1962.

Oni elektis lian vidvinon Sirimavo Bandaranaike al ĉefministrino, post novaj elektoj. Ŝi naskis dum la geedzeco du filinojn Chandrika Bandaranaike Kumaratunga kaj Sunetra Bandaranaike kaj unu filon Anura Bandaranaike.