S/2000 J 11
| S/2000 J 11 | |
| Natura satelito de Jupitero | |
| Historio | |
| Malkovrintoj | Scott S. Sheppard David C. Jewitt Jan Kleyna Yanga R. Fernández Eugene A. Magnier[1] |
| Dato de malkovro | 5-a de decembro 2000 (unuaj observoj) |
| Orbitaj ecoj | |
| Granda duonakso | 12 570 585 km[2] |
| Discentreco | 0,208[2] |
| Klinangulo | 28° (rilate al la jupitera ekvatoro) |
| Periodo | 287,93 tagoj |
| Fizikaj ecoj | |
| Diametro | 4 km[2] |
| Observaj ecoj | |
| Videbla magnitudo | 22,4 |
S/2000 J 11 estas la maldaŭra nomo de neregula satelito de Jupitero.
Ĝiaj malkovrintoj ĉirkaŭkalkulis ĝian grandon al 4 km.
Ĝi estis malkovrita la 5-an de decembro 2000 de Scott S. Sheppard, David C. Jewitt, Jan Kleyna, Yanga R. Fernández kaj Eugene A. Magnier, de la Universitato de Havajo, kiuj anoncis la malkovro la 5-an de januaro 2001, kiuj maldaŭre nomis ĝin S/2000 J 11 : dekunua jupitera satelito trovita en 2000.
Sed oni ne sukcesis revidi ĝin, ĝia orbito neniam estis precize determinata kaj oni ne plu rigardas ĝin kiel ebla satelito[3].
Oni hipotezis, ke ĝi kolizius kun Himalio[4], kreante maldensan ringon.
Orbito [redakti]
Ĝi iam estis supozita ano de la himalia grupo, grupo de kvin satelitoj, kies orbitoj havas grandan duonakson inter 11 160 000 kaj 12 555 000 km, kaj inklinacion inter 25,8° kaj 30,7° rilate al la jupitera ekvatoro.
Notoj kaj referencoj [redakti]
- ↑ IAUC 7555: Sats OF JUPITER; 2001B; 2001C(angle)
- ↑ 2,0 2,1 2,2 Orbitaj elementoj de jupiteraj satelitoj, jaro 2000 (angle)
- ↑ Oftaj demandoj al NASA : Kial vi ne havas jupiteran sateliton S/2000 J11 en via sistemo ? (angle)
- ↑ Luna edziĝo eble naskis jupiteran ringon (angle)
Eksteraj ligiloj [redakti]
france Dekunu jupiteraj satelitoj malkovritaj en 2000, el la paĝaro de Jean-Michel
angle Dekunu novaj jupiteraj lunoj en 2000, (el la paĝaro de "Universitato de Havajo")
germane La hamalia grupo (el "Projekto Luno")
|
||||||||||||||||||

