Jupiter LX

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el S/2003 J 3)
Jupiter LX
Natura satelito  de Jupitero
satelito de Jupitero • neregula satelito
Aliaj nomoj S/2003 J 3
Malkovro
Malkovrintoj Scott S. Sheppard kaj aliaj[1]
Dato de malkovro 5-a de februaro 2003 (unua observo)
Loko de malkovro Mauna Kea
Orbitaj ecoj
Granda duonakso 19 621 800 km[2]
Discentreco 0,25075[2]
Meza anomaliangulo 168,7° vd
Klinangulo 146,36°[2] (rilate al la ekliptiko)
Periodo 561,52 tagoj
Longitudo de
suprenira nodo
292° vd
Argum. de periapsido 109° vd
Fizikaj ecoj
Diametro 2 km[2]
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,04 vd
Observaj ecoj
Videbla magnitudo 23
vdr

Jupiter LX (maldaŭra nomo S/2003 J 3) estas neregula satelito de Jupitero, kiu havas retrogradan orbiton.

Malkovro[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis malkovrita de Scott S. Sheppard, David C. Jewitt, Jan Kleyna, Yanga R. Fernández kaj Henry H. Hsieh de la Universitato de Havajo, per observoj inter la 5-a de februaro kaj la 4-an de marto 2003, dato de la anonco[1] de la malkovro.

Ĝi estas la tria satelito de Jupitero malkovrata en 2003. Perdita post sia malkovro, ĝi estis remalkovrita en 2017 kaj tiam ricevis daŭran nomon.[3]

Orbito[redakti | redakti fonton]

Jupiter LX eble estus ano de la ananka grupo, grupo de retrogradaj lunoj kies orbitoj havas grandajn duonaksojn inter 19 300 000 kaj 22 700 000 km, kaj klinecojn inter 145,7° kaj 154,8°rilate al la Jupitera ekvatoro. Tiu aneco ne estas certa, ĉar ĝiaj orbitaj elementoj ne estas sufiĉe precize konataj.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]