Slovaka Asocio de Fervojistoj Esperantistoj
El Vikipedio
(Alidirektita el SAFE)
Slovaka Asocio de Fervojistoj-Esperantistoj (SAFE), landa asocio de IFEF
Necesas mencii, ke komence de la okdekaj jaroj la tiama IFEF-prezidanto GIESSNER klopodis starigi slovakan fervojistan asocion, kio tamen fiaskis pro la IFEF-statuto kaj kontraŭ leĝoj de ĈSFR (Ĉeĥoslovakio). Poste ŝanĝita statuto donis eblecon havi du sekciojn de unu asocio en unu ŝtato.
La 10an de junio 1989 oni fondis en ZILINA (Ĵilina) Fervojistan Sekcion de Slovakia Esperanta Federacio. Ĝin akceptis IFEF kiel sekcion slovakan en Internacia Fervojista Kongreso Hamar 1990.
