SAT en Hispanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el SATeH)
SAT en Hispanio
esperanto-organizaĵo
Komenco 2002 vd
Lando(j) Hispanio vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

SAT-en-Hispanio (SATeH) estas Laborista Esperanto-Asocio (LEAo) aganta en maldekstrulaj kaj progresemaj medioj en la Hispana Ŝtato, kaj ligata al Sennacieca Asocio Tutmonda. Vere la uzata nomo estas SATeH kiel mallongigo, dum Maldekstro kaj Esperanto estas la traduko en esperanton de la oficiala hispanlingva nomo Izquierda y Esperanto, kiu estas uzata en ne esperantaj medioj, kie aludo al SAT tute povas esti nekomprenata.

Fondita en la jaro 2002, post la kongreso de SAT en Alikanto, ĝi grupigas esperantistojn de diversaj tendencoj politikaj, anarĥiistojn, komunistojn, socialistojn, respublikanojn kaj ĝenerale maldekstrulojn, el ĉiuj regionoj hispanaj.

Ties ĉefa celo estas disvastigo de Esperanto en tiaj medioj kaj varbo por SAT en la esperantaj medioj. Por klopodi sukcesi pri la unua celo ĝi organizas budojn por disdonigo de propagando, vendo de lego- kaj lerno-libroj aŭ alia materialo en socipolitikaj eventoj: kongresoj, manifestacioj, festoj, ktp. Krome ties membroj partoprenas retan forumon kie oni priparolas ne nur tiajn menciitajn celojn, sed ankaŭ ĉiutage oni pridiskutas la socipolitikan situacion kaj de Hispanio kaj de najbaraj aŭ hispanlingvaj landoj kaj de tutmondo. Fakte la lasta atingo de SATeH estas kontakto kaj membrigo de esperantistoj hispanlingvaj transoceane, tio estas en Ameriko.

Eldona agado[redakti | redakti fonton]

Grava parto de la agado de SATeH okazas pere de eldonado de libroj. Kelkaj ekzemploj estas la jenaj:

SATeH kaj Vikipedio[redakti | redakti fonton]

En la Ĝenerala Asembleo de SATeH okazinta dum la SAT-kongreso en 2019, oni proponis laborgrupon por krei kaj plibonigi en Vikipedion artikolojn ĉefe pri temoj kiuj estas interesaj por la celoj de la organizoj, inter kiuj jenas:

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.