SC Paderborn 07

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 20:04, 14 jul. 2014 farita de ThomasPusch (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
SC Paderborn 07
futbala klubo
Kluba nomo  SC Paderborn 07 e. V.
Fondita  1907 (unua pra-klubo) / 1985 (per fuzio)
Stadiono  Benteler-Arena
Kapacito  15 000
Prezidanto  Ŝablono:Flageto Wilfried Finke
Trejnisto  Ŝablono:Flageto André Breitenreiter
Ligo  unua germana ligo de futbalo (Erste Bundesliga) ekde septembro 2014
2013/14  2-a pozicio (dua nacia ligo de futbalo)
Hejme
Ekstere
vdr

La asocio SC Paderborn 07, mallonge SC PaderbornSCP, estas germana sporta kaj aparte futbala klubo en la urbo Paderborn de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio. Unua pra-klubo, el kiu fontis la nuna asocio, fondiĝis en 1907, sed en sia nuna formo la organizaĵo ekestis nur en 1985. Klubaj koloroj estas nigro kaj bluo. La klubo aparte konatas pro sia unua vira teamo de futbalo, kiu en la sezono 2013-14 sukcese konkuris en la dua nacia ligo de futbalo kaj tial ekde septembro 2014 avancas al la unua ligo. Tamen la klubo havas teamojn ankaŭ en pluraj aliaj sportaj disciplinoj, de viroj kaj de virinoj, de plenkreskuloj kaj de junuloj en diversaj aĝgrupoj.