SDDS

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

SDDS estas la kutima nomo de cifereca sonsistemo por kina filmo 35mm. SDDS estas mallongigo de la angla nomo Sony Dynamic Digital Sound (Dinamika Cifereca Sono de Sony). Konkurantaj sistemoj estas DTS kaj Dolby Digital.

SDDS estis desegnita por kinejoj. Dum aliaj ciferecaj sonsistemoj por filmo 35mm desegniĝis baze de la hejma sistemo de 5.1 kanaloj, SDDS havas 8 kanalojn. Ĝi havas kanalojn por ĉirkaŭa sono kaj plenspektran subbojilan kanalon.

SDDS estas surfilma formato. La informo situas en antaŭe ne-uzata parto laŭ la rando. Ĝi konsistas el vicaro de mikroskopaj makuletoj (aŭ bildopunktoj) similaj al tiuj de kompakta disko. Ambaŭ randoj estas uzataj por provizi du kontinuajn fluojn, intermiksitajn per transe pleonasma erar-korektanta tekniko por eviti nedisponeblecon de la cifereca sono pro damaĝo al la filmo. La konkursantaj sistemoj uzas makuletojn inter la truoj de la filmo aŭ sur aparta kompakta disko. Laŭ Sony, la trua tekniko havas malpli da areo kaj tiel malpli kvalitan sonon, kaj la kompaktadiska tekniko estas malkonvena kaj pli kosta.

La SDDS-formato konsistas el du ĉefaj elementoj: la sistema aparataro (la legilo kaj la deĉifrilo) kaj la SDDS-sontrako registrita sur la filmon kiel du fluoj de mikroskopaj makuletoj.

La SDDS-legilo muntiĝas je la supro de 35mm-a projekciilo. La filmo trediĝas tra la legilo antaŭ ol trairi la bildan aperturon. Kiam la filmo moviĝas, ruĝaj LED-oj lumigas la SDDS-sontrakon. Specialaj integraj cirkvitoj (nomitaj Ŝarĝ-Kuplitaj Aparatoj) legas la SDDS-informon kaj ŝanĝas la fluon de makuletoj sur la filmo en ciferecan informon. Tiu ĉi informon estas antaŭ-traktata en la legilo kaj transdonata al la SDDS-deĉifrilo.

La SDDS-deĉifrilo estas instalata en la rako por son-aparatoj. La deĉifrilo ricevas la informon de la legiloj kaj tradukas ĝin en la analogajn sonsignalojn direktatajn al la potencaj amplifiloj de la kinejo. La deĉifrilo respondecas pri korektado de eraroj kaŭzitaj de gratoj aŭ damaĝo al la filmo. Ĉar la informo estas legata je la supro de la projekciilo (antaŭ ol atingi la aperturon), la soninformo estas iomete prokrastata por sinkroniĝi kun la bildo. Post ĉio ĉi, la deĉifrilo faras ĝustigojn al la tona ekvilibro kaj ĝustigas reludajn nivelojn por la akustiko de la specifa aŭditorio. SDDS estas desegnita por trakti sonon tute ciferece, tiel preterpasante analogan traktilon kaj konservante la klarecon kaj provizante tutan dinamikan spektron.

La SDDS-sontrako registriĝas sur la filmon samtempe kun la konvencia analoga sontrako.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]