Normdifina televido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el SDTV)
diversaj kutimaj rastrumerodensoj de televidaj teknikaj normoj en komparo

Normdifina televidoangle Standard-definition television prononco [ˌstændəd ˌdɛfɪˈnɪʃən ˈtɛlɪvɪʒən], mallonge SDTV, estas komuna nocio por televidaj kaj videaj normoj, kies rastrumerodenso estas pli malgranda ol tiu de altdifina televido, angle nomata High Definition Television aŭ mallonge HDTV. La sekvaj teknikaj normoj estas kutimaj:

  • Formato NTSC (laŭ la usona organizaĵo National Television Systems Committee, aparte uzata en Usono, Japanio kaj Sud-Koreio): 640 × 480 rastrumeroj en 59,94 filmkadroj po sekundo
  • Formatoj PAL respektive SECAM (preskaŭ ĉiuj restaj ŝtatoj de la tero): 768 × 576 rastrumeroj 50 filmkadroj po sekundo.

Mallongigoj kiel 480p576i per la literoj indikas ĉu la filmkadroj estas kreataj plenbilde (angle “progressive scanning”) aŭ linion post linio (“interlaced scanning”). La tri nomataj plej kutimaj teknikaj normoj ĉiuj uzas la metodon de bildokreado linion post linio.

Normoj, per kiuj signaloj de normdifina televido povas esti perataj ciferece, estas : DVB, ATSC kaj ISDB.

Sume por justa juĝo de la fakta filmprezenta kvalito necesas krom la rastrumerodenso ankaŭ konsideri la vide-kunpremon.