SEPA

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La bildo montras la 32-membroŝtatojn de la tiel nomata SEPA-areo (Eŭropa Pag-Areo) inkluzive de du nemembroj

SEPA estas mallongigo de la angla Single Euro Payments Area (traduko: unuopa eŭro-pagareo). Laŭ la nunaj planoj komence de 2008 ĉiuj bankoj de la eŭro-zono kapablu prilabori ne nur transŝtatajn eŭro-ĝirojn, sed ankaŭ pagojn per kartoj kaj aŭtomatajn enkasigojn (de periode ripetiĝantaj pagoj, kiel elektro, abono k.s.). Komence de 2010 la enlandaj kaj eŭro-pagsistemoj integriĝu, tiel ke por civitano ne plu rimarkeblos diferenco inter enlanda kaj SEPA-pago.

Enhavo kaj signifo de la projekto SEPA[redakti | redakti fonton]

La SEPA-projekto celas al pli facila kaj unuece funkcianta eŭro-rilata moninterŝanĝo en Eŭropo kaj dependaj teritorioj. Ĝi reguligas la sekvajn monrilatajn procedojn:

  • Transpago ("SEPA Credit Transfer"), ekde 2008.
  • Baza rekta kontodebetado ("SEPA Direct Debit CORE/COR1").
  • Interentreprena kontodebetado ("SEPA Direct Debit B2B") kun malpli longaj limdatoj kaj sen la rajto de kontraŭdiro por uzo inter kompanioj.
  • Kartopagoj ("SEPA Cards Framework"), rilatas al kreditkartoj kaj debetkartoj, do ĉio "plastmono".

La ĉefaj elementoj de la projekto SEPA estas la kreado de

  • unueca jura framo laŭ regularo 2560/2001/EK,
  • teĥnikaj kaj dokumentaj normoj, ekz-e
  • unuecaj dosier-formatoj laŭ ISO-20022.

SEPA ne traktas paperĉekojn; ili estonte uzeblos nur enlande kaj eble baldaŭ tute malaperos.

Manifesto de SEPA[redakti | redakti fonton]

En decembro 2004, la Eŭropa Pago-Konsilio anoncis: “SEPA estos areo kie la civitanoj, firmaoj kaj aliaj ekonomiaj agantoj eblos pagi kaj esti pagota per Eŭroj ĉu translime aŭ enlande sub la samaj bazaj kondiĉoj, rajtoj kaj devoj sendepende de siaj sidlokoj ene de Eŭropo.”

Partoprenaj landoj[redakti | redakti fonton]

Komence de la jaro 2013 partoprenis 32 eŭropaj landoj: ĉiuj 27 membroj de la Eŭropa Unio (el kiuj estas la 17 landoj de la Eŭroareo), tri landoj de la Eŭropa Ekonomia Areo (Islando, Liĥtenŝtejno kaj Norvegujo) kaj Svisujo kaj Monako. En kelkaj SEPA-partoprenlandoj, kiel Belgio kaj Germanio, la pagsistemo jam estas aŭtomatigita kaj pro tio la necesaj investoj estas malpli altaj ol en landoj, kie plena aŭtomatigo ankoraŭ estas starigenda pro manko de moderna interbanka pagsistemo. Tamen, kelkaj financaj institucioj komence de 2013 publike atentigis pri la fakto, ke la entreprenoj de la SEPA-partoprenantaj landoj subtaksas la bezonatajn investojn kaj la bezonatan tempon eĉ en landoj kiel Germanio, kie la elirsituacio estas pli favora ol averaĝe.

Tempoframo[redakti | redakti fonton]

La unuaj elementoj de SEPA estas jam enkondukitaj en 2008. La sekva tempoplano estis laŭ ECB tiel:

  • 2012-03-31 Regulo nr-o 260/2012 ekvalidiĝis: tut-Eŭropea atingeblo. Finiĝo de la 50'000 eŭro-limo por reciproka ŝarĝado.
  • 2012-11-01 Forigo de pagoŝarĝoj por multflanke interŝanĝaj translimo-transakcioj (angle "MIFs") ĉe rekta debetado.
  • 2014-02-01 Limdato por SEPA-migrado rilate al ĝirado kaj rekta kontodebetado ene de la eŭro-areo. Por enlandaj pagoj neniu bezono de la internacia entreprena identignombro BIC (angle: business identifier code).
  • 2016-02-01 Neniu bezono de la BIC por translimaj pagoj. Migrado de la niĉo-produktoj finita.
  • 2016-10-31 SEPA ĝirado kaj rekta kontodebetado ankaŭ en la partoprenaj landoj ekstere de la eŭro-areo.
  • 2017-02-01 Forigo de pagoŝarĝoj por multflanke interŝanĝaj enlandaj transakcioj ĉe rekta debetado.

Esperanta nomo[redakti | redakti fonton]

En gazetoj kaj la reto ofte troviĝas kiel Esperanta nomo "unuigita eŭro-pagzono". Tamen, la angla vorto single ne signifas unuigita, sed unuopa, kaj la angla vorto area ne signifas zono, sed areo. La vorto zono signifas (citata laŭ Reta Vortaro) 1. "Strio el ŝtofo", 2. "Talio, parto de la korpo", 3. "Ĉio, kio ĉirkaŭas kiel zono", 4. "Parto de sfero situanta inter du paralelaj ebenoj", 5. "Iu el la teraj regionoj, proksimume situantaj inter du ebenoj paralalelaj al la ekvatora ebeno". Neniu de tiuj signifoj ĉi-tie taŭgas.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Eblas observi la progreson de la SEPA-projekto per la retejo de la Eŭropa Centra Banko.