SFOR

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
germanaj soldatoj de la misio SFOR kun transporta tanko "Fuchs" (vulpo) en Pale (Bosnio) dum januaro 2004
hispanaj soldatoj de la misio SFOR kun transporta tanko BMR-600 en Bosnio-Hercegovino dum majo 2002
la centralo de la misio en la urboparto Ilidža de Sarajevo dum la jaro 1997

La Stabiligaj Armitaj Fortoj (SFOR, angle Stabilisation Force, france Force de stabilisation, germane Stabilisierungsstreitkräfte), estis la internacia soldataro de la protekta armita misio de la internacia organizaĵo NATO por Bosnio kaj Hercegovino. Tasko de la misio estis la malebligo de pliaj bataloj de interna milito, la stabiligo de la paco en la regiono kaj la renormaligo de la cirkonstancoj en la lando post la Bosnia Milito.

Historio[redakti | redakti fonton]

Per la rezolucio 1088 de la sekureca konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj de la 12-a de decembro 1996 la mandato de la ĝistiamaj "Pacigaj Fortoj" (angle Peace Implementation Forces, IFOR) transdoniĝis al la misio SFOR - komence limigite al 18 monatoj, kaj poste plurfoje plilongigite. La agado de la misio SFOR okazis kadre de la "Operacio Komuna Gardado (angle Operation Joint Guard) surbaze de la traktato de Dayton de 1995.

La 15-an de junio 1998 sekureca konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj per la rezolucio 1174 decidis pri daŭrigo de la misio je pliaj 12 monatoj. Unue ekzistis la plano renomi la mision SFOR per la mallongigo DFOR laŭ la angla nomo Deterrence Force, kaj taskigi tiun ŝanĝitan mision sen tempolimo. Sed tiun planon oni ne realigis.

La 20-an de junio krome komenciĝis la "Operacio Komuna Gardado (angle Operation Joint Guard) surbaze de la traktato de Dayton de 1995, en kies kadro unuafoje ankaŭ aktivis multnacia speciala unuo, kies celo estis pli efike subteni la lokajn policajn fortojn, registarajn kaj neregistarajn organizaĵojn en la starigo kaj stabiligo de la publika sekureco.

La 2-an de decembro 2004 definitive finiĝis la mandato de la misio SFOR. Ĝi anstataŭiĝis per la programo Operation Althea de la Eŭropa Unio, sub la protekto de soldatoj de la misio EUFOR, el la armeoj de pluraj membroŝtatoj de la Eŭropa Unio.

Taskoj[redakti | redakti fonton]

La ĉefaj taskoj de la misio SFOR estis:

La soldatoj de la misio SFOR estis ĉiutage videblaj per strataj kontrolopunktoj kaj per armilokolektaj kaj -serĉaj kampanjoj, kadre de kio ankaŭ trarigardiĝis privataj loĝejoj. La soldataro proksime kunlaboris kun diversaj organizaĵoj de la Unuiĝintaj Nacioj cele al la rekonstruo de la lando. Entute en la misio aktivis pli-malpli 30.000 soldatoj. Reprezentiĝis ĉiuj (tiutempe) 16 NATO-membroŝtatoj.

Krome la (tiutempaj) ne-NATO-membroŝtatoj Albanio, Argentino, Aŭstralio, Aŭstrio, Bulgario, Ĉeĥio, Estonio, Finnlando, Hungario, Irlando, Jordanio, Latvio, Litovio, Maroko, Novzelando, Pollando, Rumanio, Rusio, Svedio, Slovakio, Slovenio, Sud-Afriko, kaj Ukraine sendis soldatojn aŭ civilajn (ekzemple medicinajn) kunlaborantojn kaj per tio reprezentiĝis en la misio.

Strukturo kaj misiejoj[redakti | redakti fonton]

La centralo de la misio en Bosnio kaj Hercegovino estis komence en eksa hotelo en la malcentra urboparto Ilidža de Sarajevo. Pli poste la centralo translokiĝis en konstruaĵon proksime de la sarajeva flughaveno. La subtena komandejo de la misio havis sian lokon en Zagrebo.

Grava parto de la misio estis unuo nomata "kombinita komuna psikologia operacia taska forto" (angle Combined Joint Psychological Operation Task Force, tutkomence Combined Joint Information Campaign Task Force). Ĝi provis konvinki la civitanojn de Bosnio kaj Hercegovino pri la utilo kaj bonaj intencoj de la internacia pripaca misio, per ĵurnaloj (inter alie la porjunulara magazino "Mirko" kaj la gazeto "Heroldo de Progreso", radioprogramoj (radio MIR, "paco") kaj televidaj programoj (TV-SFOR).

Multnaciaj divizioj 1996-2002[redakti | redakti fonton]

Komence la agoteritorio de la misio SFOR estis dividita en tri geografiajn zonojn:

  • la multnacia divizio norda (MND N), en la nordo kaj nordoriento gvide de la armeo de Usono kun centralo en Tuzla;
  • la multnacia divizio sudokcidenta (MND SW), en lka okcidento kun centralo en Banja Luka - ĉiuj komandistoj de tiu divizio estis el Britio escepte de septembro 2001 ĝis septembro 2002, kiam nederlandano gvidis la divizion; kaj
  • la multnacia divizio sudorienta (MND SE) kun centralo en Mostar, kies komandistoj ĉiuj estis el Francio.

Post januaro 2003[redakti | redakti fonton]

De januaro 2003 ĝis aprilo 2004 la misianoj estis strukturigitaj laŭ 10 batalgrupoj en tri multnaciaj brigadoj. De majo ĝis decembro 2004 tri grupoj de "taskaj fortoj" (TF) kun po 1.800 ĝis 2.000 soldatoj rekte respondecis al misia komandisto. Grupo norda kun soldataro en Tuzla, grupo sudorienta en Mostar kaj grupo nordokcidenta en Banja Luka. Krome 1000 pliaj soldatoj moveble agis en militantaj areoj.

Kritiko pri la SFOR-misio[redakti | redakti fonton]

Kvankam la SFOR-soldatoj principe sukcesis starigi pacan etoson en Bosnio kaj Hercegovino, ili ne en ĉiuj kazoj sukcesis sekvi spurojn kaj malliberigi gravajn militkrimulojn kaj transportigi ilin al la Internacia Pun-Tribunalo por Eksa Jugoslavio en Hago. Aparte Radovan Karadžić ŝajnis neniel trovebla. Kaŭzo por tio probable estas, ke la plej multaj SFOR-kunlaborantoj estis normalaj soldatoj kaj ne policanoj; oni disdonis serĉilojn pri la plej gravaj militkrimuloj al ĉiuj soldatoj, sed la sistema serĉo pri tiaj krimuloj ne estis inter la ĉefaj taskoj de la unuo, sed de la policaj fortoj ITPF.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]