SMS-slango

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La SMS-slango estas ĵargono uzata por tajpi SMS-mesaĝojn. Ĝia ĉefa celo estas mallongigi normalan lingvaĵon, ĉar la nombro de tipoj en unu mesaĝo estas limigita (kutime je 160).

Atentu ke SMS-slango en la praktiko kutime ne sekvas regulojn, la mencioj en ĉi tiu paĝo estas nur konstatoj pri kia povas esti la SMS-slango. Ja ĉiu uzas SMS propra-maniere.

Leksiko

Unuopaj literoj povas anstataŭigi vortoj, ĉar iliaj sonoj

  • bo- iĝas B
  • do iĝas D
  • ho iĝas H
  • po iĝas P

ekz.

Majusklaj literoj, numeroj, kaj simboloj povas anstataŭigi silabojn kaj silabopartojn

[1]

  • Septembro iĝas 7tembR
  • Aĉetu vinon iĝas a@tu viNn
  • Junularo iĝas j1laR
  • Patrino iĝas pa3no

Literumo

Nombroj estas uzataj por tiuj sonoj :

  • 2 = du : Aŭdu = Aŭ2
  • 3 = tri : patrino = pa3no
  • 4 = kvar : kvartalo = 4talo
  • aŭ = AX
  • eŭ = ’X
  • kaj = K

Elizio

Por malpliigi la nombron de literoj, oni rezignas aldoni kelkajn, cetere oni uzas kutimajn mallongigojn :

  • Fina -o → ' : nomo = nom’ aŭ noM
  • Verbo esti’sti : mi estas = M ’stas

Personaj pronomoj

  • mi = M
  • vi = V
  • li = L
  • ŝi = Ŝ
  • ĝi = Ĝ
  • si = S
  • ni = N
  • ili = I
  • oni = O

Kutimaj mallongigoj

Artikolo: Mallongigoj uzataj en babilejo [2]

minuskle = uzu nur la unuajn/kelkajn literojn de la vorto (sal = saluton, vd = vidu)

majuskle = uzu nur la unuajn literojn de ĉiu vorto de la frazero. Ĉe ĉapeloj oni ofte aldonas kroman signon, ekzemple x.

  • sal = saluton
  • KVF = kiel vi fartas
  • MFB = mi fartas bone
  • NG = ne gravas
  • vd = vidu
  • dk = dankon
  • NDK = ne dankinde
  • ĉ = ĉu
  • ĝ = ĝis (prepozicio)
  • ĝs rvd = ĝis revido
  • ĝs = ĝis (familiara ĝis revido)
  • bv. - bonvolu
  • ĉ. - ĉirkaŭ
  • div. - diversaj
  • d-ro - doktoro
  • d-rino - doktorino
  • ekz. - ekzemple
  • f-ino - fraŭlino
  • ges-roj - gesinjoroj
  • h. - horo
  • i.a. - interalie
  • inkl. - inkluzive
  • k - kaj
  • k.a. - kaj aliaj
  • k.c. - kaj ceteraj
  • k.s. - kaj simile
  • k.t.p. - kaj tiel plu
  • n.b. - notu bone
  • n-ro - numero
  • p. - paĝo
  • P.S. - postskribo
  • red. - redaktoro
  • rim. - rimarko
  • s-ro - sinjoro
  • s-ino - sinjorino

Afiksoj

  • B = bo-  :
  • DI = dis :
  • ’K = ek- : ’Klerni = eklerni
  • ’KS = eks : ’KSkoramik = ekskoramik(in)o
  • F = fi-
  • G = ge- : Gpatr’J = gepatroj
  • M = mal- : Mbone = malbone
  • MI = mis- :
  • PR = pra-
  • RE = re-


  • AĈ = -aĉ-
  • AD = -ad-
  • AĴ = -aĵ-
  • AN = -an-
  • AR = -ar-
  • ĈJ = -ĉj- : paĈJ = paĉjo
  • ’BL = -ebl-
  • ’C = -ec-
  • ’G = -eg-
  • ’J = -ej-
  • ’M = -em-
  • ’ND = -end-
  • ’R = -er-
  • ’STR = -estr-
  • ’T = -et-
  • ID = -id-
  • IG = -ig-
  • IĜ = -iĝ-
  • IL = -il-
  • IN = -in- : virIN = virino
  • IND = -ind-
  • ISM = -ism-
  • IST = -ist-
  • NJ = -nj- : paNJ = panjo
  • OBL = -obl-
  • ON = -on-
  • OP = -op-
  • UJ = -uj-
  • UL = -ul- : stultUL = stultulo
  • UM = -um-

Finaĵoj

  • -A = -a
  • -E = -e
  • -J = -j
  • -JN = -jn
  • -N = -n

Verbaj finaĵoj

  • -i = I
  • -as = AS
  • -is = IS
  • -os = OS
  • -us = US
  • -u = U
  • -ant- = ANT
  • -int- = INT
  • -ont- = ONT
  • -at- = AT
  • -it- = IT
  • -ot- = OT
Babileja parolado
Ĉefaj artikoloj: Miensimbolo, Mallongigoj_uzataj_en_babilejo

Vidu ankaŭ la artikolon pri la SMS-slango

Notoj kaj referencoj

  1. http://mojose.wordpress.com/2009/02/22/sms-i-espe%E2%80%A6/
  2. http://eo.lernu.net/lernado/gramatiko/demandoj/mallongigoj.php

Eksteraj ligiloj