SOAP

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Strukturo de SOAP-a mesaĝo: koverto kun kapo kaj korpo

SOAP estas protokolo, konstruita sur HTTPSMTP kiu permesas kontakti objektojn sur serviloj pere de XML. SOAP estas angla mallongigo de Simple Object Access Protocol – "simpla protokolo por atingi objekton". La prononco de SOAP en la angla estas [sop] (kaj ĝi signifas sapo).

Ĝi estas protokola specifaĵo por interŝanĝi strukturhavan informon dum la implementado de retservoj en komputilaj retoj. Ĝi dependas de la XML informaro por sia mesaĝa formato, kaj ordinare dependas de la aliaj aplikaĵ-nivelaj protokoloj, plej notinde Hiperteksta Transporta Protokolo (HTTP) aŭ Simpla Mesaĝa Transporta Protkolo (SMTP) por mesaĝa negociado kaj transsendado.

SOAP povas formigi la fundan nivelon de retserva protokola stako, provizante bazan mesaĝadan kadron por retaj servoj. La XML-bazita protokolo konsistas de tri partoj:

  1. Mesaĝujo, kiu difinas tion, kio estas en la mesaĝo kaj kiel procesi ĝin
  2. Aro de kodigaj reguloj por esprimi ekzemplojn de aplikaĵ-difinitajn datumtipojn
  3. Interkonsento pri kiel reprezenti procedajn alvokojn kaj respondojn

SOAP havas tri ĉefajn karakterigojn: etendeblon (sekurigo kaj WS-enkursigado estas inter la etendaĵoj evoluigataj), neŭtralecon (SOAP povas esti uzata per ia transporta protokolo kiel HTTP, SMTP, TCP, UDP aŭ JMS) kaj sendependecon (SOAP permesas ĉian programan modelon).

Kiel ekzemplo el ĉio, kion SOAPaj procedoj povas fari, aplikaĵo povas sendi SOAPan mesaĝon al servo, kiu ebligis retservojn kiel landmerkada premia datumbazo- kun la argumentoj por serĉo. La servo redonas XML-formigitan dokumenton kun la rezultataj datumoj, ekz. premioj, lokoj, trajtoj. Ĉar la datumo redoniĝis en normigata maŝin-legebla formato, ĝi povas poste integriĝi rekte al la petanta aplikaĵo.

Eksteraj ligiloj

greke http://schemas.xmlsoap.org/soap/envelope/" greke http://warehouse.example.com/ws" greke http://xml.coverpages.org/soap.html greke http://www.w3.org/TR/soap12-part0

Ŝablono:Ĝermo-komputiko