SOGELO

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 21:21, 24 feb. 2013 farita de ThomasPusch (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)

SOGELO estas la mallongigo de "Sudokcidentgermana Esperanto-Ligo", Esperanto-organizo, kiu fondiĝis en 1947 kiel la unua fondita respektive refondita en Germanio post la dua mondmilito, post kiam la nazioj malpermesis ĉiujn Esperanto-organizojn en 1938. La teritorio de SOGELO estis Palatinato (germanlingve Pfalz) kaj Badenio (germanlingve Baden) kaj post la fondiĝo de la germana federacia lando Baden-Virtembergo (germanlingve Baden-Württemberg) ties tuta teritorio.

En 1981 SOGELO malfondiĝis por cedi al la nove fondota Baden-Virtemberga Esperanto-Ligo (BAVLEO) kaj ankaŭ nove fondenda landa ligo por la federacia lando Rejnlando-Palatinato (germanlingve: Rheinland-Pfalz).

BAVELO (Baden-Virtemberga Esperanto-Ligo) fondiĝis en la posta jaro 1982, Rejnlando-Palatinata Esperanto-Ligo (Esperanto-RLP) tamen stariĝis nur plurajn jarojn poste.