Spegulo (revuo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el SPEGULO)

Spegulo estis pola esperantlingva kvaronjara revuo. Ĝi enmerkatigis sin kiel revuo kritike sekvanta okazaĵojn en la moderna kulturo, gazeto eliranta el la "verda geto", sed ankaŭ esploranta kaj analizanta la historion de la Esperanto-movado. Jam antaŭ la apero de la unua numero la nova gazeto havis centon da abonantoj, el tiuj du trionojn ekster Pollando.

Historio[redakti | redakti fonton]

La revuo Spegulo naskiĝis komence de 2008 post la transiro de Pola Esperantisto en la manojn de Pola Esperanto-Asocio, kiam la antaŭaj redakcianoj de Pola Esperantisto, Kazimierz Leja kaj Tomasz Chmielik, decidis fondi novan revuon kun la nomo Spegulo. En 2010 la eldonado devis esti ĉesigita pro financa deficito.

Inter la esperantlingvaj aŭtoroj publikigitaj en Spegulo oni trovas:

La revuo eldonis ankaŭ multajn tradukaĵojn de socipolitikaj aŭtoroj kiel Tony Judt, Octavio Paz kaj beletrajn tekstojn. Inter tiuj lastaj troviĝas La balo en operejo de Julian Tuwim, poemoj de Léopold Sédar Senghor kaj prozaĵoj de Jean-Marie Gustave Le Clézio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]