SPQR

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Skribaĵo en la Arko de Tito.
Dosiero:Coat of arms of Rome.svg
Aktuala blazono de la urbo de Romo.
Kloako kun la skribaĵo S.P.Q.R. en la urbo de Romo.

SPQR (Senatus PopulusQue Romanus en la latina lingvo) estas la devizo de la urbo kaj la mallongigo de la menciita frazo: Senatvs Popvlvs Qve Romanvs, kies traduko estas « Senato kaj romana popolo ». Estas diversaj versioj pri la ĝusta signifo de la mallongigo, depende de la deklinacio de la vorto koresponda kun la lasta litero, la R, kiu povus deklinacii kiel Romanus (romia popolo) aŭ Romæ (popolo de Romo). La unua versio aperas en la Trajana Kolono.

Ĝi estis simbolo de la armeo (legioj), la ŝtato kaj la Imperio de Romo kaj poste de la nuntempa urbo de Romo, kie Mussolini popularigis ties uzadon eĉ en la kloakoj.

Anekdoto estas ke koincidas kun la mallongigo la frazo en itala "Sono pazzi questi Romani" (SPQR) signife "Frenezas tiuj Romianoj", tre uzata de Obeliks en Asteriks.