Saşa Pană

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Saşa PANĂ (pseŭdonimo de Alexandru BINDER; naskiĝinta la 8-an de aŭgusto 1902 en Bukareŝto; mortinta la 22-an de aŭgusto 1981 en Bukareŝto) estis rumana avangarda poeto, romanisto, kaj novelisto.

Biografio [redakti]

Naskiĝinta al juda familio, li trejnis kiel kuracisto en Iaşi kaj Bukareŝto kaj ekhavis kvalifon de batalkuracisto en 1927. Li interesiĝis pli pri literatura kariero, kiun li estis komencinta en 1925, post esti eldoninta kelkajn simbolisme inspiritajn poemojn titolitajn Răbojul unui muritor (Kompto de Mortonto). Li pli allogiĝis al dadaismaj temoj, moviĝante al superrealismo baldaŭ poste. Pană financis kaj redaktis la avangardan magazinon de 1928, kiu nomiĝis unu (intence minuskle). La magazino estis la bazo por eldonejo kun la sama nomo, kiun uzis Pană por presi verkojn per verkistoj kiel Urmuz, Tristan Tzara, Stephan Roll, Ilarie Voronca, kaj ankaŭ siajn proprajn verkojn. Lia prozo estis forme de tre mallongaj verkaĵoj, kiuj unuigis la novelon kaj la poemon, ĵurnalismon, kaj manifeston.

Li adaptis la teknikon de pura psika aŭtomatismo de André Breton por siaj propraj kreaĵoj - Diagrame ("Figuroj"; 1930), Echinox orbitor ("Blindiga Ekvinokso"; 1931), Viaţa romanţată a lui Dumnezeu ("La Romantikigita Vivo de Dio"; 1932). En pli malfruaj volumoj kiel Cuvântul talisman ("La Mond-Amuleto"; 1933), Călătorie cu funicularul ("Vojaĝo de la Funikularo"; 1934), Saşa Pană ekspansiis je la stilo, duobligante aŭtomatismon kun laŭŝajnaj elegioj de pli tradicia formiĝo.

Multe de la verkoj de Pană estis kombinitaj kun desegnaĵoj per notindaj artistoj kiel M. H. Maxy, Man Ray, Victor Brauner, Pablo Picasso, kaj Marcel Janco.

Li ankaŭ verkis la romanon Născut în '02. Memorii, file de jurnal ("Naskiĝinta en '02. Memorverkoj kaj Taglibreroj").