Saŭĝezo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Saŭĝezo (francligve Saugeais ou Sauget, arpitanlingve Sâdjet) estas Mikronacio mem proklamita kiu konsistas el dek unu komunumoj en Dubsio, Francio, arigitaj en "hereda respubliko" nomita Libera Respubliko de Saŭĝezo (République libre du Saugeais en la franca, kaj Rpuubyik du Sâdjet en la arpitana). La Abejo (Montbenoît en la franca, L'Abay en la arpitana) estas la ĉefurbo de tiu respubliko, kies surfaco estas 128 km².

Historio[redakti | redakti fonton]

Deveno[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭ la jaro 1135, Landry de Joux pente donacis tiun bienon al Humbert de Scey, ĉefepiskopo de Bezancono. La bieno fakte konsistis el tereno tute kruda, neniam prizorgata. La ricevanto alvokas la kanonikojn de Saint-Maurice d'Agaune en Svisio kaj al kelkaj savojanoj por kultivebligi ĝin kaj konstrui la Abatejon de Monbenŭato. Organizita per iu ermito nomita Benedikto (fr Benoît, pr: Benŭa'), retiriĝe alveninta jam de la antaŭa jarcento en iu "izoleco en la neĝo inter la ursoj", la religia komunumo feŭdas tiun bienon ĝis la Franca Revolucio, kaj grandparte valorigas tiun parton de la Dubsa Valo.

De diversaj devenoj, la kolonianoj kunportas sian dialekton kaj siajn tradiciojn. La abatejo estas nun la nura mezepoka religia tutaĵo tiel konservita en Dubsio. La klostro datumas de la 12a kaj 15a jarcentoj, la preĝejo konsistas el dudek ses skulptitaj staloj, aparte esprimplenaj, kaj malnova volbita kuirejo kun forno.

Aliaj spuroj de migradoj sur ĉi-bienon datumas de 1348-49, dum la "granda nigra pesto", kun interalie la alveno de iu Chaboz (Chabod) al la farmdomo « Chez La Graine » (Ĉe la Greno), kiu, laŭ mito aludita en la himno, naskos tutan idaron de Saŭĝezanoj (Chabod, Bole-Richard, Bolle-Reddat, ktp.)

La Saŭĝezana dialekto perdiĝis rilate uzadon (nur kelkaj olduloj plu konas eretojn), tute malsamas la aliajn lokajn dialektojn. Ĝia deveno troviĝas en Aosta valo kaj Savojo, alportita en la 15a jarcento far la laboristoj kiuj venis ripari la abatejon ruinigitan far la armeoj de Bernard de Saxe-Weimar (nomitaj la Sveduloj, dum fakte temis pri germanoj pagitaj de Ludoviko la 14a profite al la Habsburgoj, dum la "tridekjara milito").

La Respubliko[redakti | redakti fonton]

En 1947 la dubsia prefekto, Ottaviani, trairanta en Montbenŭato, tagmanĝis ĉe "Holeto de la Abatejo" kies posedanto estis Georgo Purĉeto (Georges Pourchet). Kiam la prefekto eniras la hotelon, Purĉeto ŝerce demandas lin ĉu li havas la permesilon por enveni en la Respublikon de Saŭĝezo. Surprizita, la prefekto demandas lin: « Sinjoro Purĉeto, bonvolu klarigi! ». Post klarigoj, la prefekto samnivele ŝercante respondas: « En respubliko, nepras prezidento. Nu, mi nomas vin prezidento de la Libera Respubliko de Saŭĝezo ». Georgo Purĉeto decidis konservi kaj prikonsideri la titolon.

La abato Martial Jeantet, paroĥoestro de Montbenŭato de 1964 ĝis 1982, partoprenas en reaktivado de la folkloro de ĉi respubliko. Li sukcesas trovi la necesan monon por renovigi la abatejon, kaj tio instigas al folklora movado pli kaj pli impona.

Post la morto de Georgo Purĉeto en 1968  la Respubliko restas kvin jarojn sen prezidento. En 1972, dum ŝi partoprenis en organizo de kermeso profite al la abatejo, Gabrielo Purĉeto, edzino de Georgo, informiĝis ke  « La Saŭĝezanoj ĵus nomis vin prezidentino. » Ŝi tiam provas ĝian strukturigon kreante reprezentantojn, ambasadorojn, eĉ saŭĝezajn monon kaj pasporton. Ankaŭ ekzistas saŭĝeza himno laŭ muziko de Théodore Botrel, la bretona bardo, kun paroloj de la kanoniko Joseph Bobillier, naskiĝinta en Montbenŭato. Krome franca poŝtmarko de 2,50 frankoj, kun la simboloj de tiu respubliko (mezepoka blazono kaj abatejo) eldoniĝis en 1987.

Simboloj[redakti | redakti fonton]

La flago[redakti | redakti fonton]

Saŭĝezo kreis sian flagon en 1981:  ĝi konsistas el tri vertikalaj bendoj samlarĝaj: nigra, ruĝa kaj flava, kun la saŭĝeza blazono ĉe la mezo.

La blazono[redakti | redakti fonton]

Blason Republique-Libre-Saugeais.svg


En 1972, Yves Dornier, ĵurnalisto ĉe L'Est républicain, alparolas sian amikinon Gabrielo Purĉeto, ĵus nomitan prezidentino. Li proponas ke ŝi rekompencu per diplomo kun medalo de honorcivitanoj tiujn, kiuj laboris favore al la abatejo.

En 1973, por bildigi ĉi diplomon kaj medalon, Yves Dornier alvokas Henry de Saint-Ferjeŭ, fakulon pri heraldiko. Kelkaj blazonoj estas proponitaj al Gabrielo Purĉeto kaj Martial Jeantet, riparisto de la abatejo. Ili elektas la blazonon kun la episkopa bastono kaj la kavalira helmo por la historia simbolado, kaj kun la abio kaj la rivero por la pejzaĝo de la respubliko...

Blazonado:

Fendita: 1) el lazuro kun monto el tri monteroj subtenanta abion, ĉio el arĝento; 2) el sinoplo kun ondumita trabo el arĝento; kun kapo el gorĝo ŝarĝita de episkopbastono el oro elkreskanta de la suba parto kaj kavalira helmo el arĝento, profile metita.