Saŭropterigoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Saŭropterigoj
Troveblo de fosilioj: Malfrua permio - malfrua kretaceo
Rekonstruaĵo de la pleziosaŭrulo Thalassiodracon
Rekonstruaĵo de la pleziosaŭrulo Thalassiodracon
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Reptilioj Sauropsida
Superordo: Saŭropterigoj Sauropterygia
Owen, 1860
Ordoj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Saŭropterigoj (Sauropterygia = "lacerta naĝilo") estas grupo de tre sukcesaj mar-reptilioj kiu prosperis dum la mezozoiko antaŭ ol ili formortis. Ilin unuigas radikala adaptiĝo de la ŝultro, kio subtenis fortajn antaŭenpuŝajn movojn de la naĝiloj. Iuj malfruaj saŭropterigoj kiel la pliosaŭredoj evoluigis similan adaptiĝon de la pelvo.

La plej fruaj saŭropterigoj aperis antaŭ 245 milionoj da jaroj, komence de la triaso. Fruaj specioj estis malgrandaj (ĉ. 60 cm longaj), duone akvovivantaj lacerto-similaj bestoj kun longaj membroj (pakipleŭrosaŭruloj), sed ili rapide evoluis esti kelkajn metrojn longaj kaj ekvivis plentempe en malprofundaj akvoj (notosaŭruloj. La triasa-ĵurasia formorta evento mortigis ĉiujn krom la pleziosaŭruloj. Dum la frua ĵurasio ĉi tiuj disevoluis al la long-kolaj etkapaj pleziosaŭredoj kaj la mallong-kolaj, grandkapaj plisaŭredoj. Iam oni pensis ke pleziosaŭredoj kaj plisaŭredoj estis du superfamilioj sekvintaj apartajn evoluvojojn, sed nun ŝajnas ke ili estis nur morfotipoj tiel ke ambaŭ tipoj evoluis plurfoje: iuj pliosaŭedoj evoluis de pleziosaŭredaj prauloj, kaj iuj pleziosaŭredoj evoluis de pliosaŭredaj prauloj.

Ĉiu el la du morfotipoj plenigis specifan ekologian niĉon. La grandaj pliosaŭredoj, kiel la ĵurasiaj romaleosaŭro, liopleŭrodono kaj pliosaŭro, kaj la kretaceaj kronosaŭro kaj braĥaukenio, estis la superpredantoj de la mezozoikaj maroj, ĉ. 7 ĝis 12 metroj longaj, kaj ili plenigis la ekologian rolon kiun havas la orcinoj hodiaŭ. La long-kolaj pleziosaŭruloj dume inkluzivis kaj tiujn kun mez-longaj koloj, kiel la 3 ĝis 5-metraj pleziosaŭredoj kaj la kriptoklidedoj, kaj la ĵurasiajn kaj kretaceajn elasmosaŭredojn, kiuj evoluigis daŭre pli longajn kaj pli flekseblajn kolojn, tiel ke ĝis la meza kaj malfrua kretaceo la tuta besto havis longecon de pli ol 13 metroj, kvankam la korpo estis multe malpli granda ol ĉe la pli grandaj pliosaŭredoj. Ĉi tiuj long-kolaj pleziosaŭruloj sendube manĝis fiŝojn, kiujn ili verŝajne kaptis en siaj dentoplenaj makzeloj per rapida movado de la kolo kaj kapo.

Malatentante raportojn de lagomonstroj kiel la Monstro de Lago Ness, la pleziosaŭruloj kredeble ĉiuj formortis antaŭ 65 milionoj da jaroj dum la kretacea-tercia formorta evento.

Scienca klasado estas malfacila pro tio ke la postuloj de la akva medio igis la samajn trajtojn evolui multfoje. Kvankam oni konsideras la saŭropterigojn esti diapsidoj oni ankaŭ foje klasas ilin samgrupe kun la testuduloj. Eble la dik-korpaj, molusk-manĝantaj plakodontoj ankaŭ estas saŭropterigoj. Aldone al la ŝultromodifoj, la grupon ankaŭ unuigas pluraj modifoj de la kranio.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]