Saalburg-Ebersdorf
El Vikipedio
| Saalburg-Ebersdorf | |||||
|
|||||
| Federacia lando | Turingio | ||||
| Distrikto | Distrikto Saale-Orla | ||||
| Urborajtoj | Urbo (Stadt) | ||||
| Koordinatoj | 50°29′30″N 11°42′0″O / 50.49167°N, 11.7°O | ||||
| Alto super la marnivelo | 431 m | ||||
| Areo | 71,87 km² | ||||
| Telefona antaŭkodo | 036647, 036651 | ||||
| Poŝtkodo | 07929, 07368 | ||||
| Aŭtomobila kodo | SOK | ||||
| Oficiala kodo | 16 0 75 135 | ||||
| Komunumestro | Volker Ortwig | ||||
| Adreso de la administrejo | Parkstraße 1 07929 Saalburg-Ebersdorf |
||||
| Komunuma retejo | www.saalburg-ebersdorf.de | ||||
Saalburg-Ebersdorf ['zalbuɐg-'ebɐsdoɐf] estas komunumo (”urbo”) en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Saale-Orla de la federacia lando Turingio. Fine de la jaro 2010 la komunumo havis 3750 loĝantojn.
Saalburg-Ebersdorf estiĝis en 2003-01-01 el kunigo de la urbeto Saalburg kun la kampara komunumo Ebersdorf .
Saalburg situas borde de la baraĵlago Bleilochtalsperre ĉe la rivero Saale. Saalburg menciiĝis une en dokumento el la jaro 1216, kaj kiel urbo en 1313. La proksima Ebersdorf, kun sia kastelo, estis inter 1678 kaj 1848 la rezidejo de la princlando Reuß-Ebersdorf.

