Saale-Unstrut

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saale-Unstrut
vinregiono [+]

LandoGermanio



Vikimedia Komunejo:  Vineyards of Saale-Unstrut [+]
vdr
la merkata placo en Freyburg, la centro de la vinkultiva regiono - fone montaj vitejoj

Saale-Unstrut estas regiono de Germanio en la sudo de la federacia lando Saksio-Anhalto kaj la nordoriento de Turingio, kiu ampleksas la apudbordajn zonojn de la riveroj Saale kaj Unstrut. La regiono estas la plej norda vinkultiva regiono de Germanio, kun centro en la urbo Freyburg. Historie la teritorio estis la "Palatinata Grafejo Saksio" ("Pfalzgrafschaft Sachsen").

La regiono ampleksas la areon borde de la rivero Unstrut de Laucha ĝis la enfluo en la riveron Saale ĉe Naumburg, kaj borde de la rivero Saale de Jena ĝis Burgwerben apud Weißenfels kun aparte grandaj aroj da vitejoj en Großheringen kaj Bad Kösen. Tra la regiono kondukas la 60 kilometrojn longa "Vinstrato Saale-Unstrut". Krom ĉe la apudriveraj deklivoj ekzistas vitejoj interalie en Bad Sulza, ĉe la lago Süßer See okcidente de Halle, apud Zeitz kaj en Werder (Havel) proksime de Potsdam en la federacia lando Brandenburgio, kiuj inkluziviĝas en la vinkultiva regiono Saale-Unstrut.

Neabunde fekundaj grundoj plene de konka kalko kaj sabloŝtono, nekonstantaj pluvokvantoj (pluva "ombro" de la mezaltaj montaroj Harco kaj Turingia Arbaro) kaj la por vinkultivado relative norda situo kaŭzas, ke ĉe la vitejoj kreskas aparte frue maturiĝantaj vitospecoj kiel Müller-Thurgau, Pinot Blanc kaj Silvaner, kiuj tamen en bonaj vinkultivaj jaroj iĝas premiataj sekaj (do nedolĉaj) vinoj. La kultivata areo de vitejoj dum la lastaj jaroj tre malkonstante alternis inter 600 kaj 900 hektaroj, ĉar dum iuj jaroj vinkultivistoj rikoltas de signife malpli, en aliaj de signife pli da teritorio.

La suda parto de la regiono pro sia milda klimato kaj sia tre varia pejzaĝo nomatas "Turingia Toskano". La lando ambaŭborde de la riveroj Saale kaj Unstrut konatas pro siaj mezepokaj fortikaĵoj, kasteloj kaj preĝejoj. La suda vojo de la "Strato de Romaniko" gvidas tra la regiono.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Privina lernopado Saale-Unstrut

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]