Saalfeld

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Saalfeld [prononco "Zalfelt"] estas urbo en la germana federacia lando Turingio. Ĝi situas en la distrikto Saalfeld-Rudolstadt kaj estas ties administra centro. La urbo situas borde de la rivero Saale.

La urbo situas je 240m super la marnivelo en iu vallarĝiĝo de la rivero Saale ĉe la norda rando de la turingia skista montaro. La loĝantaro kalkuliĝas al 28200 homoj. Troviĝas en la urbo i.a. medicina fakaltlernejo, muzeo, galerio por nuntempa arto, teatro, la seĝo de la turingia simfonia orĥestro, kliniko, elektrika industrio, medicinteĥnikejo, ilaruzino, ĉokoladfabriko. Krome la urbo estis kaj estas konsiderinde grava fervoja nodo. En la sudoriento oni vizitu la famekonatajn Grotojn de la feinoj ĉe loko ekde 1846 ne plu funkciinta kiel minejo (aluno).

La ĉefaj kuriozaĵoj estas la sekvontaj: urbodomo (1529–37); paroĥa preĝejo (14.-16. jarc.) de Sankta Johano [trinava gotika hala kirko kun figurriĉa timpano, sankta tombo, ligna skulpturo de la sanktulo]; foireja apoteko [iama loĝtureto de la urba vokto]; baroka kastelo kun kapelo; kastelo Kitzerstein; burgruino "Hoher Schwarm"; franciskana monaĥejo nun servanta kiel urba muzeo; impona urba remparo kun kvar pordegoj; preĝejo de Sankta Gertrudis kun grandega malfrugotika aloforma altaro en la urbdistrikto Graba; parko kaj vilao Bergfried (1922–24).


Faktoj

  • Areo: 44,72 km2
  • Loĝantaro: 28.393 (en 2003)
  • Alteco: 235 m super la marnivelo
  • Situo: 50° 39' NO, 11° 22' OR

Partneraj urboj

Vidindaĵoj

En la stalaktita kaverno
"Groto de la feoj"
  • Groto de la feoj