Sabinov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Sabinov
germane: Zeben, hungare: Kisszeben
urbo
Sabinov Slovakia 42.JPG
Sabinov
Sabinov.jpg
Blazono
Oficiala nomo: Sabinov
Lando Flago de Slovakio  Slovakio
Regiono Regiono Prešov
Distrikto Distrikto Sabinov
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Ŝariŝo
Montaro Čergov
Riveroj
Situo Sabinov
 - alteco 320 m s. m.
 - koordinatoj 49°06′22″N 21°05′08″E  /  49.10611°N, 21.08556°O / 49.10611; 21.08556 (Sabinov)
Areo 23,391295 km² (2 339,13 ha)
Loĝantaro 12 495 (31.12.2008)
Denseco 534,17 loĝ./km²
Unua skribmencio 1248
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 083 01
Telefona antaŭkodo +421-51
Aŭtokodoj SB
NUTS 525146
Situo enkadre de Slovakio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Prešov
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Regiono Prešov
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Sabinov
Retpaĝo: www.sabinov.sk
Portal.svg Portalo pri Slovakio
Preĝejaro en Sabinov
Sabinov
Hotelo Torysa en Sabinov
Kermeso en Sabinov

Sabinov (hungare Kisszeben germane Zeben) estas urbo en Slovakio, en Regiono Prešov, en distrikto Sabinov, kies distriktejo estas.

Situo[redakti | redakti fonton]

La urbo situas en valo de rojo, laŭ ĉefvojo Prešov-Bardejov, laŭ fervojo Prešov-Pollando. Košice troviĝas 55 km, Prešov 18 km de Sabinov.

Historio[redakti | redakti fonton]

La urbo fondiĝis en la 12-a jarcento fare de flamandoj. La tataroj detruis ĝin en 1241. La unua mencio devenis el 1248. Tiutempe la loĝantaro okupiĝis pri agrikulturo kaj manfaradoj. En 1299 Andreo la 3-a donacis al la urbo rajtojn pri senimposteco, doganrajto, libera juĝado, ĉasado, fiŝado. Sigismondo la 1-a (Sankta Romia Imperio) en 1406 nomumis la urbon libera reĝa urbo. Tiutempe la urbo estis ano de "Pentopolis". En la 16-a jarcento okazis religiaj kaj aliaj bataloj. La urbo detruiĝis, en 1709 pesto okazis. Dum la liberecbatalo en 1849 la loĝantaro fervore apogis la hungarecon, sekve Kossuth nomumis la urbon "fidela". En 1910 en la urbo loĝis 3288 da loĝantoj (1640 slovakoj, 1168 hungaroj, 341 germanoj, 120 rumanoj). Ĝis 1919 la urbo apartenis al Hungario, al Sáros (reĝa departemento), al distrikto de "Kisszeben", kies distriktejo estis. Poste la loko apartenis al Ĉeĥoslovakio, ekde 1938 al Slovakio. Inter 1945-1993 la urbo denove apartenis al Ĉeĥoslovakio. En 1964 tie pretiĝis filmo de Ján Kadár kaj Elmar Klos kun titolo "Butiko sur korso". En 2001 loĝis enurbe 4189 da homoj, (3980 slovakoj kaj 150 ciganoj).

Pentopolis[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis alianco de 5 gravaj urboj en orienta parto de Supra Hungarujo fine de la mezepoko. La loknomoj estas unue hungare (uzataj ĝis 1920), poste laŭ la nuna slovaka formo:

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famulo[redakti | redakti fonton]