Sabinov
Sabinov | ||
germane: Zeben, hungare: Kisszeben | ||
urbo | ||
Sabinov
| ||
|
||
Oficiala nomo: Sabinov | ||
Lando | Slovakio | |
---|---|---|
Regiono | Regiono Prešov | |
Distrikto | Distrikto Sabinov | |
Historia regiono | Supra Hungarujo | |
Parto de | Ŝariŝo | |
Montaro | Čergov | |
Riveroj | 9
| |
Situo | Sabinov | |
- alteco | 320 m s. m. | |
- koordinatoj | 49° 06′ 22″ N 21° 05′ 08″ O / 49.10611 °N, 21.08556 °O (mapo) | |
Areo | 23,391295 km² (2 339,13 ha) | |
Loĝantaro | 12 495 (31.12.2008) | |
Denseco | 534,17 loĝ./km² | |
Unua skribmencio | 1248 | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 083 01 | |
Telefona antaŭkodo | +421-51 | |
Aŭtokodoj | SB | |
NUTS | 525146 | |
Situo enkadre de Slovakio
| ||
Situo enkadre de Regiono Prešov
| ||
Vikimedia Komunejo: Sabinov | ||
Retpaĝo: www.sabinov.sk | ||
Portalo pri Slovakio |
Sabinov (hungare Kisszeben germane Zeben) estas urbo en Slovakio, en Regiono Prešov, en distrikto Sabinov, kies distriktejo estas.
Situo
La urbo situas en valo de rojo, laŭ ĉefvojo Prešov-Bardejov, laŭ fervojo Prešov-Pollando. Košice troviĝas 55 km, Prešov 18 km de Sabinov.
Historio
La urbo fondiĝis en la 12-a jarcento fare de flamandoj. La tataroj detruis ĝin en 1241. La unua mencio devenis el 1248. Tiutempe la loĝantaro okupiĝis pri agrikulturo kaj manfaradoj. En 1299 Andreo la 3-a donacis al la urbo rajtojn pri senimposteco, doganrajto, libera juĝado, ĉasado, fiŝado. Sigismondo la 1-a (Sankta Romia Imperio) en 1406 nomumis la urbon libera reĝa urbo. Tiutempe la urbo estis ano de "Pentopolis". En la 16-a jarcento okazis religiaj kaj aliaj bataloj. La urbo detruiĝis, en 1709 pesto okazis. Dum la liberecbatalo en 1849 la loĝantaro fervore apogis la hungarecon, sekve Kossuth nomumis la urbon "fidela". En 1910 en la urbo loĝis 3288 da loĝantoj (1640 slovakoj, 1168 hungaroj, 341 germanoj, 120 rumanoj). Ĝis 1919 la urbo apartenis al Hungario, al Sáros (reĝa departemento), al distrikto de "Kisszeben", kies distriktejo estis. Poste la loko apartenis al Ĉeĥoslovakio, ekde 1938 al Slovakio. Inter 1945-1993 la urbo denove apartenis al Ĉeĥoslovakio. En 1964 tie pretiĝis filmo de Ján Kadár kaj Elmar Klos kun titolo "Butiko sur korso". En 2001 loĝis enurbe 4189 da homoj, (3980 slovakoj kaj 150 ciganoj).
Pentopolis
Ĝi estis alianco de 5 gravaj urboj en orienta parto de Supra Hungarujo fine de la mezepoko. La loknomoj estas unue hungare (uzataj ĝis 1920), poste laŭ la nuna slovaka formo:
Vidindaĵoj
- romanika katolika paroĥa preĝejo omaĝe al Bapta Sankta Johano, en 1518 gotikiĝis, en 1523 renesanciĝis, turo aldoniĝis en 1657
- baroka klostro de 1784
- luterana templo
- greko-katolika templo
- urbodomo
- urbomuro kun turoj kaj bastionoj
Famulo
- naskiĝis en 1853 hungara pentristo Tivadar Csontváry Kosztka
|