Sabyinyo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sabinyo)
Sabyinyo
monto • extinct volcano
Alteco 3 645 m
Situo Ruando, Ugando kaj Demokratia Respubliko Kongo (Kongo Kinŝasa)
Montaro Virunga Montaro
Geografia situo 1° 24′ S, 29° 36′ O (mapo)-1.429.6Koordinatoj: 1° 24′ S, 29° 36′ O (mapo) f4
Sabyinyo (Ruando)
Sabyinyo (Ruando)
DEC
Sabyinyo
Sabyinyo
Situo de Sabyinyo
Map
Sabyinyo
Rimarko hejmregiono de montaj goriloj en tri naciaj parkoj
vdr

La 3645 metrojn alta, ne plu aktiva vulkano Sabyinyo (ankaŭ literumata Sabinyo, Sabinio kaj Sabinjo) estas la plej orienta el la ok vulkanoj en la Virunga Montaro, kiuj apartenas al la Granda Rifta Valo, kiu dividas la plejan orienton de Afriko de la resta kontinento. La monto situas en triangulo inter la tri ŝtatoj Ruando, Ugando kaj Demokratia Respubliko Kongo (Kongo Kinŝasa).

Ĉe la ruanda parto de la monto ekzistas la Nacia Parko de Vulkanoj, ĉe la konga parto la Nacia Parko Virunga Montaro kaj ĉe la uganda flanko la Mgahinga Gorila Nacia Parko. La tri naciaj parkoj konatas pro la ĉi-tie vivantaj montaj goriloj, kiuj tutmonde estas en danĝero de dormorto. Ĉe la deklivoj de la monto Sabyinyo vivas grupo da goriloj, kiuj estas alkutimigitaj al turistoj kaj al kiu regule gvidiĝas malgrandaj grupoj da homaj vizitantoj. La gorila grupo laŭ la monto nomiĝas "Sabinyo" kaj gvidiĝas de 30-jara, 2 metrojn alta monta gorilo, kiu nomiĝas Guhonda kaj koresponde al sia alta aĝo havas nigran felon dorse grizecan.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]