Sabloŝtormo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel sahara polvo nutras la amazonan arbaron - video de la jutuba kanalo Scivolemo.
Sabloŝtormo super la Atlantiko
Sabloŝtormo en Nordafriko
Sabloŝtormo en la flughaveno Al Asad en Irako

La Sabloŝtormo (fakte plej ofte polvoŝtormo) estas ŝtormo aŭ forta vento, kiu kunportas sablonpolvon. Ĝi aperas precipe en dezertoj.

Okaze de sabloŝtormo, temas pri tre seka kaj varmega vento, kiu kirlas en sekega areo grandan kvanton da sablo kaj tion kunportas. Kelkaj ŝtormoj kunportas sablon ĝis 100 milionoj da tunoj kaj parte en fora distanco. La pli granda sableroj formas malrapide en ventoprotekta areo dunojn.

La sablerojn (pulverojn) de grando 0,002 mm ĝis 0,063 mm facile levas kaj kunportas la vento. La sableroj de 2 ĝis 6,3 mm povas leviĝi nur kelkajn centimetrojn aŭ maksimume ĝis 2 m super la grundo kaj tiel formas la veran sabloŝtormon.

Dum la sablo/polvoŝtormo, la videbleco reduktiĝas al kelkaj metroj. Oni kalkulas, ke unu kubikkilometra aero entenas ĝis 1000 tunojn da polvo.

Vasteco[redakti | redakti fonton]

Estas ŝtormoj, kiuj formiĝas pro sinoptikaj sistemoj kun fortaj ventoj en granda spaco. Ekzemple alfronta depresio, kiu trapasas nordan Afrikon en foresto de pluvo pro sekeco, kaŭzas ampleksajn Sabloŝtormojn. La granda kvanto de sablo en la Sahara Dezerto kreas polvajn nubojn, kiuj atingas Eŭropon kaj Azion, kaj foje eĉ Amerikon, kie ili kaŭzas nebuleton.

En Aŭstralio[redakti | redakti fonton]

Polvoŝtormoj oftas en la senpluva "ruĝa centro" de Aŭstralio, sed ili malofte atingas la loĝatajn marbordajn regionojn. Tamen en septembro 2009 nuboj de ruĝa polvo, alblovintaj de la dezerto fora, vualis grandegan parton de la aŭstralia orienta marbordo, interalie la plej grandan urbon Sidnejo. Aeropoluaj niveloj de la polvo, kiuj kutime ne superas ĉirkaŭ 10-20 mikrogramojn de partikloj / kvadrata metro, tiutempe atingis 15 500 mikrogramojn / kvadrata metro, kio iĝis la plej altaj iam registritaj niveloj. Ekblovoj mezuriĝis ĝis 65 km/h. Rezulte de tio flugoj estis deturnitaj, la trafiko de pramŝipoj en la haveno interrompita kaj multaj loĝantoj estis devigitaj surhavi maskojn.[1]

Ekster la Tero je aliaj planedoj[redakti | redakti fonton]

Sabloŝtormoj ankaŭ okazas ekster la Tero, sur Marso, tia tutplaneda ŝtormo okazinta en la fruaj 1980-aj jaroj kaŭzis progreson en kompreno de la procezo de nuklea vintro. En 2018 oni trovis, ke ĉi tiuj figuraj ŝtormoj ankaŭ okazas en Titano, la luno de Saturno.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]