Sado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Insulo Sado

La insulo Sado (japane: 佐渡島, elparolita: Sado-ga-ŝima) troviĝas ĉirkaŭ 60 km nordokcidente de la urbo Niigata en la gubernio Niigata en la japana maro. Ĝia surfaco estas ĉirkaŭ 900 km². La pejzaĝon karakterizas vulkanoj, la plej alta monto estas pli ol 1000 m alta. La loĝantoj nombras ĉirkaŭ 70.000, kaj jare preskaŭ unu miliono da turistoj vizitas la insulon.

En 2004, municipoj de la urbo kuniĝis en la urbon Sado. Antaŭ la kuniĝo, ekzistis la urbo Rjocu, urbetoj Aikaŭa, Kanai, Saŭata, Hatano, Mano, Hamoĉi, Ogi, vilaĝoj Niibo kaj Akadomari.

La internacie fama Taiko-tamburgrupo Kodo devenas de Ogi-urbeto en la sudo de la insulo.

Historio

Tra jarcentoj la insulo estis rifuĝejo por politikaj persekutitoj, inter ili la imperiestro Juntoku, la pastro Nichiren kaj Zeami, Noo-aktoro kaj aŭtoro. En la jaro 1601 oni malkovris oron; en la tiam malfermitaj minoj laboris ĉefe punkaptitoj.

Eksteraj ligiloj

greke Vojaĝrakonto pri Sado (germane) greke Kodo-muzikgrupo (japane/angle)