Sady nad Torysou
El Vikipedio
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
Sady nad Torysou, hungare Izdobabeszter (izdobabester) estas unuigita vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Košice-ĉirkaŭaĵo.
- Areo: 9 km²
- Alto super la marnivelo: 204 m
- Loĝantaro: 1740
- Poŝtkodo: 044 41
- Aŭtokodo: KS
- Telefonprefikso: 55
Situo [redakti]
Sady nad Torysou situas laŭ rojo, laŭ traira flankovojo. Košice troviĝas 7 km-ojn.
Historio [redakti]
Izdoba estis unue menciita en la jaro 1335, la najbara Beszter en 1332. En 1910 loĝis en Izdoba 368 homoj, (plejparte slovakoj), en Beszter 446 homoj (hungaroj en majoritato, slovakoj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Abaúj-Torna, al distrikto de Kassa, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 ili rehungariĝis laŭ la unua Arbitracio de Vieno. En 2001 loĝis en Sady nad Torysou 1644 homoj, (1576 slovakoj, po 21 ciganoj kaj hungaroj kaj aliaj).
Vidindaĵo [redakti]
- grekokatolika klasikisma preĝejo omaĝe al Senmakula Koncipiĝo de 1805 (en Izdoba), renovigita en 1912