Saeima

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saeima
parlamento • unuĉambra parlamento
Komenco 1922
Lando(j) Latvio vd
Sidejo House of the Livonian Noble Corporation, Latvio
Retejo Oficiala retejo
vdr
la nacia blazono

La Saeima (latve) estas la parlamento de Latvio. Ĝi havas 100 membrojn, kiuj estas elektataj por periodo de 4 jaroj. Ili elektiĝas per nacia baloto laŭ sistemo de proporcia reprezentado kaj partiaj listoj. Por ke ĝi rajtu je reprezentiĝo en la parlamento Seimas, partio devas atingi almenaŭ 5 procentojn de la entutaj voĉdonoj. Parlamentaj balotoj okazas ĉiujn kvar jarojn, la unuan sabaton de oktobro. La sekvaj balotoj okazos en oktobro 2010. La parlamentejo situas en la nacia ĉefurbo Rigo.

La parolisto de la parlamento ekde la jaro 2007 estas Gundars Daudze, latva kuracisto kaj politikisto, kiu membras en la koalicio "Unio de Verduloj kaj Kamparanoj".

La ŝtata prezidanto de Latvio povas malfondi la aktualan konsiston de la parlamento kaj tiel devigi pli fruajn novajn parlamentajn balotojn. La proceduro pri tio konsistigas grandan politikan riskon por la prezidanto, inkluzive de risko perdi la propran oficon, kaj neniu prezidanto de Latvio ĝis nun riskis malfondi la parlamentan konsiston.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La vorto "Saeima" etimologie rilatas al la pola vorto Sejm, la nomo de unu el la du branĉoj de la parlamento de Pollando, kaj al la litova vorto Seimas, la nomo de la parlamento de Litovio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]