Saffenburg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ruino Saffenburg (2005)
origina blazono de la sinjoro de Saffenburg

La Saffenburg estas ruino de mezepoka altaĵburgo apud la vilaĝo Mayschoß en la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato, distrikto Ahrweiler. La burga ruino situas supre de la valo de la rivero Ahr.

Historio[redakti | redakti fonton]

desegno de la ruino de Renier Roidkin, unua duono de la 18a jarcento

Ĝi estas konstruita en la 11a jarcento de la grafoj Adolf von Nörvenich kaj Adalbert von Saffenburg (ankaŭ nomita „Saffenberg“). La unua dokumenta mencio estis de 1081.

Poste la idoj de Adalbert estis la solaj posedantoj de la Saffenburg. Poste la burgo estis en alodafeŭda posedo de pluraj nobelaj familioj. 1173 la burgo kaj la grafejo Saffenburg fariĝis per geedziĝo la posedo de la grafoj de Sayn. 1184 la ĉefepiskopo Filipo la 1-a von Heinsberg de Kolonjo aĉetis la duonon de la burgo. Apud la grafoj de Saffenberg aperis ekde 1200 alia nobela gento, kiu nomas sin de la burgo, sed ne apartenis al la alta nobelaro. En la jaro 1424 la burgo fariĝis posedo de la grafejo Virneburg kaj post ties pereo al la grafoj de Manderscheid-Schleiden. En 1593 la grafoj de Marck-Schleiden sekvis.

En 1704 la burgo estis malkonstruita kaj fariĝis en 1773 kiel ruino en la posedo de la dukoj de Arenberg.

Hodiaŭ restas nur kelkaj bazaj muroj. En la dekliva estas kelkaj signoj de la iama burgo. En 2004 komenciĝis la ĝisfunda resanigado de la kadukaj muroj. Ekde 2007 la ruino denove estas vizitebla.[1]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Heinrich Neu, Walther Zimmermann: Das Werk des Malers Renier Roidkin. Ansichten westdeutscher Kirchen, Burgen, Schlösser und Städte aus der ersten Hälfte des 18. Jahrhunderts. L. Schwann, Düsseldorf 1939, S. 137.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Geschichte der Burg auf rotweinwanderweg.de, Zugriff am 16. Oktober 2010.