Sagamu
Sagamu aŭ Shagamu estas metropolo kaj universitata urbo en Niĝerio.
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
- Koordinatoj: 06°46′N 03°25′O / 6.767°N, 3.417°OKoordinatoj: 06°46′N 03°25′O / 6.767°N, 3.417°O
- Areo: km²
- Loĝantaro: 173.255 en 2012
- Supermara alteco: m
- Horzono: UTC +1
- Poŝtkodo: 121...
Geografio [redakti]
Sagamu situas sur ebenaĵo en la sudokcidenta sekcio de la lando en proksimeco de Lagoso.
Historio [redakti]
Post la mezepoko tiu areo estis ĉasloko de portugalaj kaj holandaj (nederlandanaj) sklavokomercistoj. En la 19-a jarcento el proksimaj vilaĝoj oni formis la urbeton, kiu estis pli konvena por defendaj celoj. Antaŭ la 20-a jarcento la britoj kontrolis la urbon, kiu evoluis, ĉar ĝi situis laŭ komercovojo al la maro. En la 1950-aj jaroj pro ĝia pozicio inter Ibadano kaj Lagoso portis evoluon. Sagamu estas nova sidloko de la "reĝo".
Loĝantaro [redakti]
Precipe joruboj vivas en la urbo kaj en la ĉirkaŭaĵo.
Ekonomio [redakti]
En Sagamu la plej grava estas produktado de la cemento el kalkoŝtonoj. En la proksimeco oni kultivas kakaojn kaj nuksojn. Permane oni produktas korbojn kaj ŝnurojn.
Klimato [redakti]
Sagamu situas en tropika klimato. Ekzistas du pluvosezonoj inter aprilo-julio kaj oktobro-novembro. Iom seka periodo estas inter aŭgusto-septembro kaj pli longa seka sezono de decembro ĝis marto. La temperaturo varias inter 20-30 °C. Jare pluvas inter 1000-2000 mm.
Trafiko [redakti]
La plej proksima flughaveno troviĝas en Lagoso.