Sagao de Hrafnkell

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Unua paĝo de la sagao de Hrafnkell, en la manuskripto ÁM. 156 (17-a jarcento).

La sagao de Hrafnkell, pastro de Freyr (islandlingve Hrafnkels saga Freysgoða) estas unu el la sagaoj de islandanoj, kiu temas pri bataloj inter la landsinjoroj de orienta Islando en la 10-a jarcento. La ĉefprotagonisto de la verko, Hrafnkell, unue famiĝas kiel senkompata duelisto, kaj kultas la dion Freyr precipe fervore. Post sinsekvaj malvenkoj kaj humiligoj, kaj pro la detruado de sia templo, Hrafnkell perdas sian religian kredon kaj turnas sin al ateismo. Ŝanĝiĝas konsekvence lia personeco, kaj la heroo de la sagao progrese lernas interrilati pace kaj malfiere kun aliuloj. Hrafnkell tiel gajnas la fidon de pli kaj pli multaj novaj amikoj, kaj sukcese venĝas sin por la ofendoj, kiujn oni antaŭe faris al li. Lian vivon li finas kiel potenca kaj respektita estro. La tre pragmata, realista tezo de la rakonto estas do, ke la vera fonto de potenco devenas ne de religia fideleco, sed de la lojaleco de oniaj propraj subuloj.

La sagao de Hrafnkell hodiaŭ restas abunde legata kaj estimata pro sia logika strukturo, sia kredebleco kaj pro siaj interesaj personoj. La verko ludas gravegan, centran rolon en la akademia debato pri la origino de islandaj sagaoj.

Resumo[redakti | redakti fonton]

Tiu hakilo el la ferepoko, malkovrita sur la insulo Gotland, similas al tiuj uzitaj en 10-a jarcenta Islando.

La sagao komenciĝas per la vojaĝo de norvega viro nomita Hallfredr (Hallfreðr), kiu viciĝis inter la unuaj skandinavaj elmigrantoj al Islando, ĉirkaŭ la jaro 900. Li elŝipiĝis sur la orientan parton de la insulo, kune kun sia filo Hrafnkell, kuraĝa kaj promesplena junulo. Hrafnkell montriĝis tre ambicia kaj rapide decidas, konsente kun sia patro, fondi sian propran loĝejon. Li elektis senhoman valon, kie li starigis sian farmobienon, kaj nomis la lokon "Adhalból" (Aðalból, tio estas "Nobela hejmo"). Tiu valo estis poste identigita kaj renomita Hrafnkelsdalr, tio estas la "valo de Hrafnkell".

Hrafnkell cetere konstruis grandan templon, kie li plenumis multajn, pompajn buĉoferajn ceremoniojn. La plej bonajn erojn de sia brutaro li tiel oferis al la dio Freyr, kiun li plej kultis kaj adoris. Al la protektado de la sama dio li plie konfidis sia favorata islanda ĉevalo, Freyfaxi : li tiuokaze ĵuris, ke li mem mortigus iun ajn homon, kiu rajdus ĝin sen lia permeso. Hrafnkell, pro tiaj manifestadoj de sia religia fervoro, akiris la kromnomon Freysgodhi (Freysgoði), tio estas "Pastro de Freyr".

Hrafnkell restis ambicia homo kaj precipe deziris plian potencon : li progrese altrudis sin kiel klanestro, per la tiranado de la loĝantoj de la najbaraj valoj. Li facile emis kaj pretis batali kontraŭ aliaj homoj okaze de dueloj, sed neniam pagis al familioj la "sangprezon" (islandlingve la wergild), kiun laŭ tiamaj kutimoj normale ŝuldis ĉiu homo post la murdo de alia homo.

La sagao sekve turnas sin al Einarr, unu el la ŝafistoj de Hrafnkell. Pro urĝa afero, Einarr iam devis trovi ĉevalon, sed ĉiuj bestoj forkuris el li : nur la ĉevalo de Hrafnkell, Freyfaxi, ŝajne ne timis lin. Tial rajdante Freyfaxi, Einarr forestiĝis dum la tuta tago. Sekve, la ĉevalo propramove revenis al Adhalból kaj ekis heni : vidante sian malpuran kaj ŝvitantan animalon, Hrafnkell tuj komprenis, kion okazis. Ĉar li devis respekti sian ĵuron, li tiam eliris kun sia hakilo kaj, kvankam kontraŭvole, mortigis Einarr.

Kvankam la norda dio Freyr estas la preferata kultobjekto de Hrafnkell, la sagao fakte entenas sufiĉe malmultajn supernaturajn elementojn.

La patro de Einarr, Thorbjörn (Þorbjörn), emociegita de la morto de sia filo, prezentis sin antaŭ Hrafnkell kaj insiste petis, ke la klanestro pagu sangprezon. Al tio replikis Hrafnkell, ke li neniam pagis la sangprezon por iu ajn homo. Li tamen agnoskis, ke tiu murdo viciĝis inter liaj plej abomenindaj agoj, kaj do deziris iel obteni pardonon. Hrafnkell tiam proponis loĝigi kaj kuracadi Thorbjörn senpage ĝis lia morto. Al Thorbjörn tamen ne plaĉis tia submetiĝo al la murdisto de lia filo, kaj li do aldonis la kondiĉon, ke lia konsento havu la formon de formala akordo inter samrangaj, egalaj homoj. Pri tio firme malkonsentis Hrafnkell, sed Thorbjörn ne malpacienciĝis kaj daŭre klopodis por atingi akcepteblan interkonsenton.

La tiamaj kutimoj de la islanda komunumo ja teorie garantiis la samajn rajtojn al ĉiuj liberaj homoj. Sed pro manko de centra, ekzekutiva instanco en la insulo, kontraŭi klanestron montriĝis tre malfacila elprovo por ordinara homo. Tia petanto devis kutime obteni la subtenon de alia estro, ne nur por helpi lin koncerne la jam kompleksajn leĝprocedurojn de tiu epoko, sed ankaŭ por aplikigi la verdikton de la asembleo se la petanto sukcesis.

Thorbjörn do petis la helpon de sia frato Bjarni, kiu malakceptis entrepreni juran kverelon kontraŭ la potenca Hrafnkell. Li sekve provis obteni la subtenon de Sámr, la filo de Bjarni. Ankaŭ li konsilis al Thorbjörn akcepti la proponon de Hrafnkell, sed ne sukcesis mildigi la obstinemon de la maljunulo. Sámr, kiu komence tute ne intencis enmiksi en la konflikton, finfine devis akcepti pro la persistemo de sia onklo. La junulo formale konsentis preni sur sin la aferon de Thorbjörn okaze de la baldaŭa proceso, kaj do fariĝis la plendanto.

La norvegaj kolonianoj alportis al Islando siajn ĉevalojn, kiuj estas ĉieaj en tiutempaj sagaoj. La islanda ĉevalo restis biologie izolita ekde Mezepoko.

Sámr ellaboris sian akuzadon kontraŭ Hrafnkell kaj oficiale asignis lin al la Althing (Alþing) de la sekva somero, kio unue tre amuzis la potencan estron. Sámr kaj Thorbjörn alvenis al Thingvellir (Þingvellir), kie okazis la asembleo, kaj rapide komprenis, ke neniu grava klanestro pretis proponi sian helpon. Thorbjörn senreviĝis pro tio, kaj tiufoje konsideris rezigni tian neegalan batalon, sed Sámr kuraĝigis lin kaj insistis, ke la afero estu iel ĝisfine traktita.

Sámr kaj Thorbjörn tiam hazarde renkontis Thorkell (Þorkell), junan aventuriston, kiu devenis el Vestfirdhir (Vestfirðir, "Okcidentaj fjordoj"). La junulo amikiĝis kun la du plendantoj, kaj helpis ilin obteni la subtenon de sia frato Thorgeirr (Þorgeirr), potenca estro. Danke al tiu helpo, Sámr kapablis komenci la proceson, dum kiu li sukcese evidentigis la kulpecon de Hrafnkell. La asembleo kondamnis Hrafnkell kaj permesis, ke Sámr mortigu lin kaj arogu al si liajn bienojn kaj terenojn. La juna homo, akompanate de Thorgeirr kaj Thorkell, sekve alvenis al Adhalból tre frumatene, surprizis la ankoraŭ dormantan Hrafnkell en lia kuŝejo kaj facile kaptis lin.

Oni lasis la jenan alternativon al Hrafnkell : aŭ li estus tuj ekzekutita, aŭ li fariĝus la obeema subulo de Sámr, tiel perdante ĉiujn bienojn kaj sian dignon. Spite al la senindulgaj kaj humiligaj kondiĉoj de Sámr, Hrafnkell preferis pluvivi kaj akceptis lian proponon. Thorkell tiam aŭguris al Sámr, ke li poste bedaŭros tian ŝparon de la vivo de sia malamiko[1].

La aventuroj priskribitaj de la sagao de Hrafknell okazas tra la tuta Islando.

Sámr fariĝis la nova, oficiala proprietulo de Adhalból, kaj invitis la lokajn loĝantojn al granda festo, dum kiu ili akceptis la junan homon kiel ilia nova estro. Hrafnkell, tute kontraŭe, forlasis Adhalból por konstrui novan loĝejon en alian valon. Pro sia nedifektita ambicio kaj pro sia nefleksebla volo, li sukcese fariĝis respektinda farmisto post kelkaj jaroj da peniga laboro.

Thorkell kaj Thorgeirr, kiuj ankoraŭ deziris pluvenĝi sin, decidis "redoni Freyfaxi al ĝia legitima proprietulo", kaj ĵetis la ĉevalon el alta klifo. Ili cetere bruligis la templon de Hrafnkell. Kiam Hrafnkell lernis pri la agoj de siaj malamikoj, li konkludis, ke "frenezaĵo estas la kredo je dioj", kaj li ekde tiam ne plu faris buĉoferojn al iu ajn dio. Lia konduto progrese fariĝis pli civilizita, kaj la eksa despota estro nun iĝis multe pli agrabla kun siaj servistoj. Li tiel akiris novan popularecon, kaj gajnis la lojalecon de siaj ĉirkaŭuloj[2].

Post ses jaroj da paco, Hrafnkell taksis, ke tiam finfine alvenis la horo de lia venĝo. Li lernis, ke la frato de Sámr, Eyvindr, estis vojaĝanta proksime kaj akompanate de kelkaj kunuloj. Hrafnkell kunigis siajn proprajn kunulojn kaj lanĉis atakon. Kiam Sámr lernis pri la atenco, li hastis direkte al sia frato kun pluraj pliaj homoj, sed alvenis tro malfrue.

Skemo de la familio de Sámr. Parencaj rilatoj ludas gravegan rolon en plejmultaj sagaoj.

La sekvan matenon, Hrafnkell surprizis Sámr en lia lito kaj proponis al li la saman alternativon, kiun oni imponis al Hrafnkell antaŭ ses jaroj. Samkiel sia malamiko pasinttempe, Sámr preferis vivi : Hrafnkell reenloĝiĝis en Adhalból, lian antaŭan loĝejon, kaj reimponis sin kiel klanestro.

Sámr foriris okcidenten por obteni denove la subtenon de Thorkell kaj Thorgeirr, sed ili replikis al li, ke nur al si mem li povis riproĉi tian situacion : li devis senhezite mortigi Hrafnkell, kiam li ankoraŭ havis oportunon por tio. Ili konsekvence rifuzis subteni Sámr dum nova batalo kontraŭ lia rivalo, sed kompense proponis, ke li restadu kaj vivu ĉe ili. Sámr rifuzis la inviton kaj preferis reveni ĉe Hrafnkell, kiun li servis ĝis sia morto sen venĝi sin.

Hrafnkell restis respektita estro, ĝis kiam li forpasis paceme, ĉirkaŭita de siaj familianoj kaj kunuloj. Liaj filoj mem fariĝis klanestroj[3].

El la originala verkisto ĝis nuntempaj legantoj[redakti | redakti fonton]

Konservado de la rakonto[redakti | redakti fonton]

Filologia skemo de la sagao de Hrafnkell. Sep manuskriptoj estas precipe proksimaj al la originala teksto.

La verkisto de la sagao de Hrafnkell restas ĝis hodiaŭ tute nekonata. Nek la teksto, nek aliaj dokumentoj de tiu epoko mencias lian nomon. Sed li verŝajne estis islanda, kaj certe vivis proksime al la loko, kie okazas la aventuroj de la sagao.

La akurata dato de la redaktado de la sagao estas tutsame malfacile taksebla. Laŭ pluraj komentistoj, la fino de la 13-a jarcento ŝajnas kiel la plej kredebla hipotezo. La plej malnova, ankoraŭ ekzistanta manuskripto de la sagao estas farita el velina pergameno, kaj datiĝas de la unua duono de la 15-a jarcento : ĝi eble estis rekte kopiita el la originala teksto. Nur unu el ĝiaj paĝoj bedaŭrinde postvivis ĝis hodiaŭ. Kopioj de tiu manuskripto estis tamen plenumitaj kaj redaktitaj sur postaj manuskriptoj el papero, kaj la kompleta teksto de la sagao estis do konservita. La originala verko estis verŝajne bone respektita, kaj spertis nur malmultajn kaj malgravajn korektetojn kaj misskribaĵojn.

Unu el la familioj de paperaj manuskriptoj (C kaj C1 en la apuda skemo) entenas signife malsaman version de la sagao, kun pluraj malgravaj aldonaĵoj. Plejmultaj komentistoj ligas tiujn verkojn al la sama, originala teksto el velino, kaj opinias, ke la aldonaĵoj estis poste faritaj de la verkisto de la sagao de Fljótsdæla. Oni do emas atribui pli grandan kredeblecon al la plej mallongaj versioj de la sagao de Hrafnkell kompare kun la pli longaj, apokrifaj versioj.

La variaj eldonoj[redakti | redakti fonton]

P. G. Thorsen kaj Konrádh Gíslason (Konráð Gíslason) eldonis la sagaon por la unua fojo en 1839, en Kopenhago. Sekvis aliaj, same klerulaj eldonoj, precipe tiu de J. Jakobsen en 1902-1903 kaj tiu de Jón Jóhannesson en 1950.

La sagao de Hrafnkell cetere spertis multajn, pli popularajn eldonojn, sed estis ankaŭ tradukita al tre variaj lingvoj. La eldono publikigita en 1942 fare de Halldór Kiljan Laxness montriĝis precipe aŭdaca, ĉar ĝi por la unua fojo aplikis la ortografion de la moderna islanda lingvo al teksto origine redaktita en la malnova norena lingvo. Pluraj komentistoj kritikis tion kiel malbonigo de la originala teksto. La subtenantoj de tiu traduko tute kontraŭe rimarkigis, ke la ortografio de la norena lingvo mem estas fakte artefarita strukturo, ne pli proksima al la plej malnovaj manuskriptoj ol moderna ortografio, dum ĝi estas multe pli malfacile legebla por nuntempaj legantoj. Tiu tezo ekde tiam imponis sin al ĉiuj, kaj la hodiaŭaj eldonoj de sagaoj uzadas plejofte modernajn tipografiajn konvenciojn.

Vidpunkto de modernaj legantoj[redakti | redakti fonton]

Hodiaŭ, la sagao de Hrafnkell restas unu el la plej legataj islandaj sagaoj en la tuta mondo. Al la legantoj precipe plaĉas ĝia logika, kohera intrigo : tiu sagao estas konsekvence la plej konsilinda unua legado por ĉiuj homoj, kiuj deziras esplori tian apartan literaturan ĝenron. La teksto restas ĝis hodiaŭ diligente studata en la islandaj gimnazioj, kaj montriĝas plie ideala enkonduka teksto por la studentoj de la malnova norena lingvo. Sigurdur Nordal (Sigurður Nordal) eĉ priskribis la sagaon de Hrafnkell kiel "unu el la mallongaj romanoj plej perfektaj de la tutmonda literaturo".

Originoj[redakti | redakti fonton]

Ĉar la sagao de Hrafnkell estas precipe interesa kaj facile legebla, ĝi ludas gravegan rolon en la jam de longe ekzistanta debato pri la historia deveno de islandaj sagaoj. Ene de la sagao, la samaj elementoj estas uzataj de pluraj komentistoj kaj do ofte kontribuas al tute kontraŭdiraj teorioj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La komentistoj longdaŭre konsideris sagaojn kiel lojalaj raportoj de aŭtentaj, historiaj okazaĵoj, unue transdonitaj el unu generacio al la alia per parolo, kaj poste transskribitaj sur papero fare de kopiistoj, kiuj tre zorgeme atentis pri la historia vereco de siaj verkoj. Al la serĉistoj de la 19-a jarcento precipe plaĉis tiu teorio. Tiu sufiĉe naiva ideo estis tamen reĵetita de la plej eminentaj universitataj profesoroj ekde la 1940-aj jaroj. Nur entuziasmuloj ankoraŭ aŭdacas subteni tian tezon.

Sed multaj legantoj ankoraŭ rigardas la sagaon de Hrafnkell kiel tipa ekzemplo de parola rakonto de veraj faktoj, kiu fidele konserviĝis tra la jarcentoj. La kredebleco de la rakonto, la realismo de la priskribitaj personoj kaj de iliaj kondutoj ja favoras tiun tezon, samkiel la nekutima manko de supernaturaj elementoj. Cetere, la mallongeco de la sagao implicas, ke ĝia enhavo estis facile interkomunikebla per parolo dum longa historia periodo sen perdi sian koheran strukturon. Moderna leganto mem, post du aŭ tri legadoj, kapablus raporti la rakonton tre akurate.

Tia historia interpretado tamen montriĝas malfirma post atentema analizo. Kompare kun aliaj sagaoj aŭ fontoj el la sama historia epoko, precipe kun la Landnámabók, pluraj neekzaktaĵoj tuj aperas al la leganto. En la Landnámabók ekzemple legeblas, ke la koloniano nomita Hrafnkell havis patron nomitan Hrafn, dum la sagao nomas lin Hallfreðr. La sagao cetere priskribas tiamajn leĝojn kaj jurajn kutimojn, kiuj kontraŭdiras aliajn, pli fidindajn fontojn.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

La referenca verko fare de Sigurdur Nordal pri la sagao de Hrafnkell estis kvazaŭ revolucia por la studado de ĉiuj islandaj sagaoj.

La historiaj neekzaktaĵoj de la sagao, sed ankaŭ aliaj elementoj, igis la klerulon Sigurður Nordal elpensi tute novan teorion en libro titolita Hrafnkatla, eldonita en 1940. La verko, profitante de la supre menciitaj kritikoj, kolektas informojn el la tuta Islando, cele al la definitiva malkonfirmo de la tezo pri historia vereco.

Krom la neekzaktaĵoj kompare kun la Landnámabók kaj kun la jura realeco de tiu epoko, Sigurður Nordal aldonas, ke la sagao cetere referencas al geografiaj lokoj laŭ nekorekta maniero. La valoj, en kiuj okazadas la aventuroj de Hrafnkell, ekzemple ne kapablis enteni loĝantaron tiom gravan, kiom ŝajne implicas la rakonto. Koncerne la klifon lokitan apud Adhalból, el kie la ĉevalo Freyfaxi estis laŭ la sagao ĵetita, la komentisto konstatas, ke ĝi simple ne ekzistas.

Kontraste al la antaŭaj teorioj, Sigurður Nordal rigardas la kredeblecon kaj la koherecon de la sagao kiel ebla indico, ke la teksto estis redaktita de unu sola, talenta aŭtoro. Laŭ la serĉisto, la originala verkisto ne vere zorgis pri historia ekzakteco : kvankam li ja eble legis kelkajn malnovajn dokumentojn antaŭ ol redakti la sagaon, li verŝajne adaptis ilian enhavon, por ke ĝi kongruu kun la intrigo de la rakonto.

Folkloro[redakti | redakti fonton]

Alia pensskolo pri la origino de sagaoj aperis en la dua duono de la 20-a jarcento : ĝi emas emfazi ĉiujn folklorajn elementojn en tiuj tekstoj, ĉefe por evidentigi la transvivon de tre malnovaj, antikvaj legendoj.

Tiu movado iasence kompareblas kun la pli malnova, supre menciita ideo rilate al la parola konservado de la sagaoj, sed fakte ne plu koncentras sin sur la problemo de historia vereco. Universitatanoj aplikas al sagaoj modernajn metodojn kaj teknikojn por determini la elementojn, kiuj ŝajne datiĝas de tre distanca epoko, kaj por apartigi ilin el tiuj, kiuj estas nur momentaj. El tiuj studoj eblas konkludi, ke la centra intrigo de sagao kutime konserviĝas facile kaj akurate eĉ dum longa periodo, dum la pli anekdotaj detaloj kiel la nomoj de la malĉefaj personoj ofte evoluadas tra la jarcentoj.

La islanda klerulo Óskar Halldórsson verkis mallongan eseon pri la sagao de Hrafnkell, en kiu li kritikis la verkojn de Sigurður Nordal. Laŭ Halldórsson, neekzaktaĵoj kiel la eraro pri la nomo de la patro de Hrafnkell nepre ne pruvas, ke la sagao estas fikcio tute inventita en la 13-a jarcento. Ankaŭ eblas rigardi tion kiel la pruvo, ke la rakonto konserviĝis per parola komunikado dum longa periodo, spertante nur malgravajn difektojn, longe post la redaktado de la Landnámabók.

Óskar Halldórsson cetere kunligis la epizodon pri Freyfaxi al la kultado de ĉevaloj, kiu estis vaste diskonita tradicio ĉe ĉiuj hindeŭropaj popoloj. Ĉar la sagao entenas plurajn similajn elementojn rilate al folkloro kaj mitologio, la komentisto konkludas, ke multaj fragmentoj de la sagao de Hrafnkell fakte devenas de prakristana epoko.

Freŝdataj analizoj[redakti | redakti fonton]

La debato koncerne la sagaon de Hrafnkell pludaŭras ĝis hodiaŭ. En libro eldonita en 1988, Hermann Pálsson denove tute reĵetis la tezon de parola komunikado, kaj provis kunligi la verkon al la regantaj ideologioj de mezepoka, kontinenta Eŭropo. Kontraŭe al la antaŭaj komentlibroj, Pálsson verkis surbaze de la plej longa versio de la sagao (vidu supren).

Jón Hnefill Aðalsteinsson, en libro verkita en 2000, rimarkigas la ĉieecon de paganaj temoj aŭ elementoj en la teksto. Kvankam li konsentas, ke la plej granda parto de la rakonto estis eble inventita en la 13-a jarcento, la serĉisto evidentigis plurajn elementojn, kiuj ŝajne rezultas el parola tradicio, ekzemple la oferadoj praktikitaj de Hrafnkell aŭ la personeco de Freyfaxi.

Jónas Kristjánsson, en parto de sia ĝeneralo verko pri sagaoj, eldonita en 1988, efike rekunigis la variajn rivalajn tezojn koncerne la sagaon de Hrafnkell : la ĉefa intereso de tiu sagao, li trafe rimarkas, estas ke "ĝi vekis scivolon pri aliaj tekstoj. Ĝi fariĝis akademiaĵo, klasika ekzemplo citita en diskutoj pri la rilato inter rudimenta, parola tradicio kaj kleraj kopiistoj, inter la tradicia pragmatismo de la personoj kaj la nova kristana etiko".

Esperanto-traduko[redakti | redakti fonton]

La islanda esperantisto Baldur Ragnarsson tradukis la sagaon de Hrafnkell al esperanto en 1964. Ĝi legeblas en la rakontaro Islandaj pravoĉoj, kiu entute entenas tri rakontojn kaj unu poemon el la antikva islanda literaturo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. En ĉiuj manuskriptoj faras tiun rimarkon Thorkell. Sed kelkaj eldonoj korektis tion kaj atribuis la frazon al Thorgeirr, laŭ la opinio de Sigurður Nordal
  2. La rezumo farita de la jena artikolo respektas la kronologion de la okazaĵoj en la sagao. Pluraj komentistoj ne komprenis, kial la teksto ne priskribas la morton de Freyfaxi kaj la emocion de Hrafnkell tuj post la kapto de tiu ĉi en Adhalból. Sigurður Nordal rigardis tion kiel malperfektaĵo de la teksto, dum Óskar Halldórsson defendis tiun strukturon pro tio, ke la evoluado de la personeco de Hrafnkell tiel ŝajnas pli logika.
  3. La aventuroj de la idoj de Hrafnkell estas priskribitaj en la posta, malpli kvalita sagao de Fljótsdæla.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Hermann Pálsson, Mannfræði Hrafnkels sögu og frumþættir, Bókaútgáfa Menningarsjóðs, Reykjavík, 1988 ;
  • Jón Hnefill Aðalsteinsson, Þá hneggjaði Freyfaxi, Háskólaútgáfan, Reykjavík, 2000 (ISBN 9979-54-431-7) ;
  • Jón Jóhannesson (éd.), Íslenzk fornrit XI - Austfirðinga sǫgur, Hið íslenzka fornritafélag, Reykjavík, 1950 ;
  • Jónas Kristjánsson (trad. Peter Foote), Eddas and Sagas. Iceland's Medieval Literature, Hið íslenska bókmenntafélag, Reykjavík, 1988 ;
  • Óskar Halldórsson :
    • Uppruni og þema Hrafnkels sögu, Hið íslenska bókmenntafélag, Reykjavik, 1976 ;
    • « The origin and theme of Hrafnkels saga », in John Tucker (éd.), Sagas of the Icelanders : a book of essays, Garland, New York, 1989 (ISBN 0-8240-8387-3), p. 257-271 ;
  • Sigurður Nordal :
    • Hrafnkatla, Sigurður Nordal, Reykjavik, 1944,
    • (angla traduko de R. George Thomas), Hrafnkels saga Freysgoða : a study, University of Wales, Cardiff, 1958.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.