Sago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri pafaĵo. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Sago (konstelacio)'''.

La sago estas pafaĵo de la arko (armilo), tenita, portita en sagujo. Ĝia malkovro estis grava en la evoluo de la taktiko, ĉar tiu estis la unua armilo, kiu baziĝis sur elasteco.

Konstruo

La sago estas longa, maldika, rekta (plej ofte ligna aŭ fragmita) vergo, kun sagopinto ĉe la antaŭa fino, kiu estis pretigita el ŝtono kaj osto en la praepoko, pli poste el metalo. La alia fino estas entranĉaĵo, fortigita por ke oni povu surmeti ĝin sur la tendenon. Oni stabiligis la sagofluon per simetrie fiksitaj plumoj (2, 3 aŭ 4).

Hodiaŭ, oni jam produktas sagojn el aluminiaj alojoj aŭ karbonaj plastoj aŭ el ties kombinaĵoj.

Tipoj

La sago de la orient-eŭropaj popoloj pretiĝis el fragmito, la eŭropanoj el fraksenokarpeno. La romia sagopinto estas trieĝa, tiuj de la mezepoko estis diversformaj: glataj, cilindraj, pikaj, foliaj, rombaj, harpunaj ktp.

La popoloj uzis la sagojn ĝis la 17-a jarcento, kiam amase disvastiĝis la pulvoraj pafiloj. Oni uzis venenŝirmitajn sagopintojn aŭ brulig-sagojn.

La modernaj lignaj sagoj estas pretigitaj el cedro aŭ alia pinaco.