Sagokruca Partio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sagokruca Partio
Nyilaskeresztes Párt – Hungarista Mozgalom
Emblemo de Sagokruca Partio
partio
Lando  Hungario
Estro Ferenc Szálasi
Lingvo(j) Hungara
Ideologio Naziismo
Ultranaciismo
Faŝismo
Hungarismo
Hungara turanismo
vdr

La Sagokruca Partio (en la hungara: Nyilaskeresztes Párt – Hungarista Mozgalom estis politika partio simila al la germana Nazia Partio.

La gvidanto estis Ferenc Szálasi [sAlaŝi], kiu regis Hungarion de la 15-a de oktobro 1944 ĝis marto de 1945. Dum ĉi tiu mallonga periodo 80.000 judoj, ankaŭ virinoj, infanoj kaj maljunuloj estis deportitaj al la morto. Post la milito Szálasi kaj aliaj ĉefoj de la partio estis juĝitaj je morto.

Szálasi fondis la partion en 1935, kiun la ŝtato malpermesis por 2 jaroj. Poste tuj li fondis similan partion, sed ankaŭ tio malpermesiĝis kaj Szálasi devis iri al malliberejo. En 1939 dum la balotado tamen li povis partopreni per sia partio kaj akiris 15,41%. Tiu partio iĝis oficiale Sagokruca Partio-Hungarisma Movado. La sagokruco estis mezepoka hungara simbolo kaj tio uziĝis pro malpermeso de la Svastiko aŭ hokokruco. Tiu partio servis la faŝistojn.