Sahara cipreso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Sahara cipreso

Biologia klasado
Regno: Plantoj ‘‘Plantae’’
Divizio: Pinofitoj Pinophyta
Klaso: Pinopsidoj Pinopsida
Ordo: Pinaloj Pinales
Familio: Cipresacoj Cupressaceae
Genro: Cipreso Cupressus
Cupressus dupreziana
A.Camus 1926
Konserva statuso
Natura arealo
Natura arealo
Natura arealo
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La sahara cipreso (Cupressus dupreziana), loka nomo Tarut, estas tre malofta konifera arbo, indiĝena en la montaro de Tasilin-Aĝer en centra Saharo, sudorienta Alĝerio, kie ĝi konstituas unikan populacion de arboj, centojn da kilometroj for de iuj ajn aliaj arboj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas nur 233 ekzempleroj de tiu ĉi endanĝerigata specio, la plej granda altas ĉirkaŭ 22 metrojn. La plimulto estas tre maljuna, taksita aĝi pli ol 2 000 jarojn, kun tre malmulte da junigado kaŭze de kreskanta dezertiĝado de la Saharo. Precipitaĵo totalas ĉirkaŭ 30 mm jare. La plej granda arbo nomiĝas Tin-Balalan. Oni pensas ke ĝi estas la plej maljuna tarut, kun cirkonferenco de 12 metroj ( aŭ 36 futoj ). Tiu ĉi palearktisa specio diferencas de la parenca mediteranea cipreso (Cupressus sempervirens) pri sia multe pli blua foliaro kun blanka rezina makulo sur ĉiu folio, la plej malgrandaj ŝosoj ofte estante platigitaj al unu solan ebenon. Ĝi ankaŭ havas pli malgrandajn strobilojn, nur 1.5-2.5 cm longaj. La atlasa cipreso (Cupressus atlantica) estas pli simila, kaj iuj aŭtoroj konsideras ĝin kiel vario de la sahara cipreso (C. dupreziana var. atlantica ).

Verŝajne kiel rezulto de siaj izolado kaj malgranda populacio, la Sahara cipreso evoluisme estas disvolvinta unikan reproduktan sistemon de vir-seksa apomikso, ĉe kiu la semoj tute estiĝas el la genetika enhavo de la polenoj. Ne ekzistas genetika kontribuo de la ineca "parenco", kiu nur provizas per nutraĵo (Pichot et al., 2000). La atlasa cipreso ne havas tiun saman karakterizon.

Enkondukado ekster la origina arealo[redakti | redakti fonton]

Okaze la sahara cipreso estas kultivata en suda kaj okcidenta Eŭropo, parte por ex situ genetika konservado, sed ankaŭ kiel ornama arbo.

Internacia Arboreto estas starigita en Kanbero, (Aŭstralia Ĉefurba Teritorio), Aŭstralio, en kiu oni estas plantonta arbarojn de maloftaj aŭ endanĝerigataj specioj el ĉiuj partoj de la mondo. Unu el tiu arbaroj estis dediĉata al Cupressus dupreziana kaj 1 300 de arboj estis plantataj en la jaro 2007.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]