Sahara emberizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Sahara emberizo
Sahara emberizo, Maroko
Sahara emberizo, Maroko
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Emberizedoj Emberizidae
Genro: Emberiza
Specio: E. sahari
Emberiza sahari
(Levaillant, 1850)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Sahara emberizo, Emberiza sahari, estas birdo de la grupo de emberizoj el la ordo de paseroformaj birdoj kaj genro de la familio de Emberizedoj kiu iam estis enmetitaj en Fringedoj.

Junulo, Maroko

Ĝi estas specio de loĝantaj birdoj en seka kamparo el nordokcidenta Afriko el Maroko suden al Malio kaj orienten al Ĉado.[1] De tiu sahara medio devenas kaj la komuna nomo kaj la latina scienca nomo. La Sahara emberizo reproduktiĝas ĉe homaj setlejoj. La ino demetas 2–4 ovojn en nesto entrua en muro aŭ konstruaĵo. Ties natura manĝo konsistas el insektoj dum idomanĝigado kaj for de la reprodukta sezono semoj.

Emberiza sahari

Ĝi estas 14 cm longa, simila laŭ grando al la Striemberizo kaj pli malgranda ol la Rokemberizo. La reprodukta masklo havas helbrunan korpon kaj grizajn kapon kaj bruston iom malhele striecaj (nigrablankaj) sed sen la markata blanka superokula strio de la Striemberizo, kaj ankaŭ kun svaga nigreca traokula strio. La beko estas flaveca kun pli malhela supra makzelo. La kapo de la ino havas brunan nuancon al griza, kaj pli svagan striecon.

La Sahara emberizo estis ĵus disigita el la tre proksime rilata Striemberizo,[2][3] el kiu ĝi estis traktata kiel subspecio, Emberiza striolata sahari. La Striemberizo havas pli markatan vizaĝan striecon kaj pli palan ventron ol la Sahara emberizo.[1]

Kovado de 3 ovoj daŭras 12–14 tagojn.[1]

La kanto elsendita el ripozejo estas simila al, sed pli milda ol, tiu de la Fringo.

En Maroko, tiu specio estas tradicie konsiderata kiel sakra, kaj iĝis tre hejmigita, ĉar eiras kaj manĝas ene de domoj, vendejoj kaj moskeoj.[4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Byers, C., Olsson, U., & Curson, J. (1995). Buntings and Sparrows. Pica Press ISBN 1-873403-19-4.
  2. Collinson, M. (2006). Splitting headaches? Recent taxonomic changes affecting the British and Western Palearctic lists. British Birds 99 (6): 306-323.
  3. Kirwan, Guy M. kaj Hadoram Shirihai (2007) Species limits in the House Bunting complex Dutch Birding 29(1): 1-19
  4. Snow, D. W. & Perrins, C. M. (1998). The Birds of the Western Palearctic Concise Edition. OUP ISBN 0-19-854099-X.
Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj