Saharaj inunditaj herbejoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Situo de la ekoregiono.
Situo de inunditaj herbejoj kaj savanoj en la mondo.

La saharaj inunditaj herbejojSudd (8° 42′ N 30° 30′ O / 8.700 °N, 30.500 °O / 8.700; 30.500 (mapo)) (arabe سد, sad, obstaklo) estas vasta torfeja regiono formita de Blanka Nilo en Sud-Sudano.

Ĝi ankaŭ estas tersupraĵa ekoregiono el la sahela-sudana ekoprovinco de la afrotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Tiu ĉi ekoregiono konstituas, kune kun du aliaj ekoregionoj, la "inunditajn herbejojn kaj savanojn de Sudd kaj Sahelo", tutmondaj 200-regionon. Biome la ekoregiono apartenas al inunditaj herbejoj kaj savanoj.

Priskribo

En la saharaj inunditaj herbejoj, la akvo fluas tra multaj riveretoj interplektitaj kies situo ŝanĝiĝas de jaro al jaro.

Estas tri ĉefaj riveroj en la marĉo : Bahr el Zaraf (rivero de la ĝirafo), Bahr el Ghazal (rivero de la gazelo) kaj Bahr el Ĝabal (rivero de la monto); tiu ĉi estas la ĉefa branĉo de la Blanka Nilo. La unuaj esploristoj, dum sia serĉado de la fontoj de la Nilo, renkontis multajn malfacilaĵojn trapasante tiun regionon.

La surfaco de tereno inundita estas ŝanĝiĝema; dum la pluvsezono ĝi povas superi 130 000 kvadratajn kilometrojn.

Flaŭro

En la akvoj ne tre profundaj kreskas densaj tapiŝoj de la papiruscipero. Kelfoje la vegetaĵaro estas tiel densa ke portempaj insuloj estas formitaj.

Oni povas klasifiki la vegetaĵaron de la ekoregiono en kvin kategoriojn, kiuj ĉeestas depende de la nivelo super rivere inunda nivelo: akvejoj (lagoj, riveroj), marĉo kun flosanta flaŭro, rivere inundita herbejo, pluve inundita herbejo, herbejo kun arboj (rande). Parto de la herbaj kaj arbaj areoj estas kultivataj.

Tie ĉi la denseco de la herbejoj ŝanĝiĝas depende de la sezono, kun altaj gresoj dum la pluvsezono kaj malaltaj gresoj dum la seka sezono, kiam ankaŭ ofte okazas incendioj. La rivera areo ĝenerale estas superkreskita de vegetaĵaro, kun iuj ĉefaj kaj flankaj kanaloj same kiel basenoj de nekovrita akvo. La distribuo de la vegetaĵaro estas priskribita pli detale far Sutcliffe [1] kaj far Petersen e.a. [2]. La ĉefaj specioj estas :

  • Phragmites communis (malprofunde inundita; engrundaj radikoj)
  • Echinochloa pyramidalis (malprofunde inundita; engrundaj radikoj)
  • Oryza barthii (malprofunde inundita; engrundaj radikoj)
  • Echinochloa stagnina (profunde inundita; flosantaj radikoj)
  • Vossia cuspidata (profunde inundita; flosantaj radikoj)
  • Cyperus papyrus (profunde inundita; flosantaj radikoj)
  • Typha Doniningensis.
Fiŝado en malsekejoj en la saharaj inunditaj herbejoj.
Sudd-Marĉo vidita de la kosmo, en majo 1993. Tiu ĉi bildo estis fotita dum la plej seka sezono de la jaro — someraj precipitaĵoj ĝenerale etendiĝas ekde julio ĝis septembro.

La unuaj tri specioj estas ankritaj, do iliaj distribuoj estas limigitaj laŭ la profundeco de la inundo. Por la lastaj specioj, iliaj radiksistemoj devas esti en akvo aŭ daŭre saturita grundo, kio estas bona indikilo pri inundaj modeloj. Ekzemple Phragmites communis, Echinochloa pyramidalis kaj Oryza barthii nur superregas en areoj kie la profundeco de la inundado ne superas 130 cm dum tempospaco de dek jaroj aŭ 118 cm dum unu monato en la jaro.

Faŭno

Tiu marĉa regiono servas kiel ripozejo por multaj migrantaj birdoj. La saharaj inunditaj herbejoj gastigas la ĉefajn populaciojn de antilopoj de Afriko, same kiel diversajn speciojn de birdoj, kiel la ŝubekulo (Balaeniceps rex). Krokodiloj kaj hipopotamoj vizitadas la inunditajn zonojn.

Endemiismoj

La minacata nila kobo (Kobus megaceros) estas endemia en la Sudd.

Minacoj kaj konservado

Ekzistas tri ĉasaj rezervejoj en la ekoregiono : la Rezervejo de Ĝirafa Insulo, la Reservejo de Ŝambo kaj la Rezervejo de Mongalo. Du Naciaj parkoj, la Nacia Parko de Bomo kaj la Nacia Parko de Badingilo, havas partojn de ilia area en la ekoregiono. Sed pro la interna milito, ili prezentas nenian protekton. La ekoregiono estas vundebla. La interna milito kaj la konstruo de la Kanalo de Jonglei, kiu funkcias kiel obstaklo por la faŭno, estas la ĉefaj minacoj.

La Kanalo de Jonglei

Pro la granda surfaco de la marĉoj kaj la varma klimato, la pliparto de la akvo, kiu devenas de la okcidentaj enfluoj (la sistemo de Bahr el Ghazal), perdiĝas kauze de elvaporiĝo. Ĉe la komenco de la 20-a jarcento oni intencis la konstruadon de kanalo por eviti la marĉojn kaj post preterfluo uzi tiun akvon.

La estraro de Sudano ekstudadis la projekton de la kanalo de Jonglei en 1946. Inter 1954 kaj 1959 la projekto disvolviĝis, sed la konstruo ne komenciĝis antaŭ 1978, kun multaj malfacilaĵoj pro la malstabileco politika en Sudano; kiam, en 1984, la Liberiga Armeo de la Sudana Popolo ĉesigis la laborojn, jam 240 kilometroj de totalo de 360 estis fositaj.

Estas taksite, ke la kanalo povas kondukti 4 800 milionojn da kubaj metroj da akvo ĉiujare, sed la kompleksaj sociaj, mediprotektaj kaj naturprotektaj aspektoj povas plimalgrandigi en la praktiko la amplekson de la projekto.

Referencoj

  1. Sutcliffe J.V. 1974
  2. Petersen G. e.a. 2007

Bibliografio

  • angle Petersen, G., Abya, J. A., Fohrer, N. 2007 : Spatio-temporal water body and vegetation changes in the Nile swamps of southern Sudan. Adv. Geosci. 11, 113-116 [1].
  • angle Sutcliffe, J.V. 1974 : A Hydrological Study of the Southern Sudd Region of the Upper Nile. Hydrological Science Bulletin 19/2 6/1974, pp 237-255.

Vidu ankaŭ


Afrotropisaj inunditaj herbejoj kaj savanoj
AT0902 Etoŝa-salebenaĵaj halofitaroj {{{1 Namibio
AT0905 Saharaj inunditaj herbejoj  Sud-Sudano
AT0907 Zambezaj inunditaj herbejoj  Angolo,  Bocvano,  Demokratia Respubliko Kongo,  Malavio,  Mozambiko,  Tanzanio,  Zambio

Eksteraj ligiloj