Sahela savano de akacioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Situo de la ekoregiono
Situo de la tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj en la mondo.

La sahela savano de akacioj estas tersupraĵa ekoregiono el la sahela-sudana ekoprovinco de la afrotropisa ekozono, laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj. Ĝi etendiĝas en la nordo de Afriko laŭ kontinua zono ekde la Atlantika Oceano ĝis la Ruĝa Maro, tra Maŭritanio, Senegalo, Malio, Burkino, Niĝero, Niĝerio, Kameruno, Ĉado, Centr-Afrika Respubliko, Sudano, Eritreo kaj Etiopujo. Ĝi proksimume kongruas kun la geografia regiono nomata Sahelo, ekskluzive de la plej gravaj humidaj kaj montecaj areoj. La ekoregiono situas inter la Saharo norde, kaj la sudanaj savanoj sude.

Priskribo

Tiu savana ekoregiono okupas areon de 3 053 200 kvadratajn kilometrojn en la nordo de Senegalo, la sudo de Maŭritanio, la centro de Malio, la nordo de Burkino, la centro de Niĝero, la nordoriento de Niĝerio, la nordo de Kameruno, la centro de Ĉado kaj de Sudano, la okcidento de Eritreo kaj la nordokcidento de Etiopujo.

La ekoregiono norde limtuŝas la sud-saharajn stepon kaj duonarbarojn kaj diversajn enklavojn de la nord-saharaj stepo kaj duonarbaroj, nordoriente la atlantikan marbordan dezerton kaj la nord-saharajn stepon kaj duonarbarojn, nordoriente la marborda dezerto de Ruĝa Maro, sudokcidente la okcident-sudanan savanon, sude la mozaikon de la arbedaro de Mandara, sudoriente la orient-Sudanan savanon, kaj la saharajn inunditajn herberjojn, kaj oriente la etiopan montarbaron, la somalan arbedan savanon kaj la etiopajn kserofitajn herbejojn kaj arbustarojn. Plie, ampleksas ene de si la orient-saharajn montar-kserofitarajn duonarbarojn, la plej gravan areon de la inundataj savanoj de Lago Ĉado kaj grandan parton de la inundataj savanoj de la landinterna delto de la Nigero-Bani.

Savano en ekstreme norda Kameruno.
Akacia savano apud Timbuktuo en Malio.

Temas pri ebenaĵo kun altitudo inter 200 kaj 400 metroj. La klimato estas tropika, varmega kaj kun grandaj sezonaj variadoj. La temperaturoj balanciĝas inter 18º kaj 36 °C. La precipitaĵo varias inter 600 mm sude kaj 200 mm norde. La pluva sezono okazas de majo ĝis septembro; dum la seka sezono la arboj faligas siajn foliojn kaj la herbeja vegetaĵaro sekiĝas.

Vintre, la seka kaj varmega vento, nomata harmatano, alportas sablon el Saharo.

Flaŭro

Fitogeografie, Sahelo estas aparta flaŭra provinco el la Sudano-Zambezia Regiono de la Paleotropika Regno (vidu : Flaŭra regno).

La superreganta vegetaĵaro estas la arba savano. La plej komuna arbospecio estas akacio : Acacia tortilis.

Faŭno

La faŭno de la ekoregiono estas malriĉa; la grandaj mamuloj estas dekumataj kaŭze de la nepripensita ĉasado.

Endemiismoj

Estas sciataj diversaj endemiaj specioj de ronĝuloj de la subfamilio de Dipodinae : Gerbillus bottai, Gerbillus muriculus, Gerbillus nancillus, Gerbillus stigmonyx, Taterillus petteri kaj Taterillus pygargus, la rato Lemniscomys hoogstraali kaj la kiroptero Eptesicus floweri.

Du birdoj estas endemiaj : la rustalaŭdo (Mirafra rufa, alaŭdedoj) kaj la punktita saknestulo (Anthoscopus punctifrons , remizedoj). Kiel kvazaŭ endemia ankaŭ estas konsiderenda la afrika turto (Streptopelia roseogrisea, kolombedoj)

Ankaŭ ĉeestas dek endemiaj specioj de reptilioj.

La nombro de plantaj endemiismoj superas tiun de la bestaj.

Minacoj kaj konservado

La stato de la ekoregiono estas vundebla. La ampleksa ĉasado, la agrikulturo, la arbohakado kaj la incendioj estas la ĉefaj minacoj. Nur 5% de la ekoregiono estas protektata.

Vidu ankaŭ


Afrotropisaj tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj
AT0701 Angolaj mjombaroj  Angolo,  Demokratia Respubliko Kongo
AT0702 Angolaj mopanearoj  Angolo, {{{1 Namibio
AT0704 Centra-zambezaj mjombaroj  Burundo,  Demokratia Respubliko Kongo,  Malavio,  Tanzanio,  Zambio
AT0705 Orient-sudana savano  Centr-Afrika Respubliko,  Ĉado,  Eritreo,  Etiopio,  Kameruno,  Demokratia Respubliko Kongo,  Sudano,  Sud-Sudano,  Ugando
AT0706 Orientaj mjombaroj  Mozambiko,  Tanzanio
AT0707 Gvinea arbara-savana mozaiko  Benino,  Kameruno,  Ebura Bordo,  Gambio,  Ganao,  Gvineo,  Gvineo-Bisaŭo,  Niĝerio,  Senegalo,  Sieraleono,  Togolando
AT0708 Itigiaj-sumbuaj densaĵoj  Demokratia Respubliko Kongo,  Tanzanio,  Zambio
AT0712 Nord-konga arbara-savana mozaiko  Centr-Afrika Respubliko,  Kameruno,  Demokratia Respubliko Kongo,  Sud-Sudano,  Ugando
AT0713 Sahela savano de akacioj  Burkino,  Kameruno,  Ĉado,  Eritreo,  Etiopio,  Malio,  Maŭritanio,  Niĝero,  Niĝerio,  Senegalo,  Sudano
AT0718 Sud-konga arbara-savana mozaiko  Angolo,  Demokratia Respubliko Kongo
AT0721 Viktori-basena arbara-savana mozaiko  Burundo,  Etiopio,  Kenjo,  Demokratia Respubliko Kongo,  Ruando,  Tanzanio,  Ugando
AT0722 Okcident-sudana savano  Benino,  Burkino,  Ebura Bordo,  Gambio,  Ganao,  Gvineo,  Malio,  Niĝero,  Niĝerio,  Senegalo,  Togolando
AT0723 Okcident-konga arbara-savana mozaiko  Angolo,  Gabono,  Respubliko Kongo,  Demokratia Respubliko Kongo

Eksteraj ligiloj