Sahra Wagenknecht

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sahra Wagenknecht
Persona informo
Sahra Wagenknecht
Naskiĝo 16-an de julio 1969 (1969-07-16) (54-jaraĝa)
en Jena
Religio kristanismo vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco GermanioGermana Demokratia Respubliko vd
Alma mater Friedrich-Schiller-Universitato JenaHumboldt-Universitato en BerlinoRegna Universitato de Groningo • Chemnitz University of Technology vd
Partio Bündnis Sahra Wagenknecht vd
Familio
Edz(in)o Oskar Lafontaine • Ralph T. Niemeyer vd
Profesio
Okupo politikistoekonomikisto • verkisto de nefikcio • ĵurnalisto vd
Laborkampo politiko vd
Aktiva en BerlinoStrasburgoBruselo vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Sahra Wagenknecht en 2014

Sahra WAGENKNECHT[1] [VAgenkneĥt] (naskiĝis la 16-an de julio 1969 en Jena kiel Sarah Wagenknecht)[2]) estas germana politikistino kaj aŭtorino de kvar nefikciaj libroj.Ŝi estis estrarano de la germana maldekstra partio Die Linke (La Maldekstra).

Wagenknecht estis membro de la federacia ĉefestraro de la partio PDS de 1991 ĝis 1995 kaj de 2000 ĝis la fuzio kun la WASG en 2007. Ŝi estis membro de la Eŭropa Parlamento de 2004 ĝis 2009 kaj unu el la vicgvidantoj de la partio de 2010 ĝis 2014.

Wagenknecht estas membro de la Germana Federacia Parlamento "Bundestag" ekde septembro 2009. Ekde 2011 ŝi estis vicprezidanto de la maldekstra frakcio tie. De 2015 ĝis 2019 ŝi estis parlamenta grupestro kun Dietmar Bartsch.Ŝi povis vastigi sian influon en la posteulpartio, Die Linke. Tie, Wagenknecht, kiu estis komunisto dum longa tempo, estis konsiderita protagonisto de la maldekstra flanko de la partio.

La 23-an de oktobro 2023, Wagenknecht anoncis sian foriron el la partio Die Linke kaj la fondiĝon de la asocio BSW - Por Racio kaj Justeco, kiu celas prepari la fondon de nova politika partio.[2]

Biografio[redakti | redakti fonton]

Kiel junulino Sahra Wagenknecht vivis en Orienta Berlino. En 1989 ŝi fariĝis membro de la ŝtata partio de la Germana Demokrata Respubliko (GDR), Sozialistische Einheitspartei Deutschlands (SED, Unueca Socialisma Partio de Germanio). Ŝi restis membro de SED ankaŭ post la demokratiiĝo de GDR en 1990, kiam la partio ŝanĝis sian nomon al Partio de Demokrata Socialismo (PDS, Partei des Demokratischen Sozialismus). De 1990 ĝis 1996 ŝi studis filozofion kaj germanlingvan literaturon en la universitatoj de Jena, Berlino kaj Groningen. En la jaro 2004, ŝi estis elektita kiel membro de la Eŭropa Parlamento.

Politikaj pozicioj[redakti | redakti fonton]

Wagenknecht pledas ene de la partio radikal-maldekstran pozicion kaj estas pro tio tre pridisputata. Ŝi emfazis la neceson pri la "superado de la kapitalismaj produktadkondiĉoj" kaj parolis pri sia "revo" de alia homa socio. Ŝi estas solidara kun la latinamerikanaj prezidentoj Fidel Castro kaj Hugo Chavez kaj malakceptas ĉiun formon de antikomunismo.

En la Eŭropa Parlamento ŝi okupiĝas kiel korespondantino en la komisio "ekonomio kaj monsistemo" kaj tre kritikis ĉi tiun kiel "neoliberala martelo". La ĉiujara esplora raporto de la germana ministro de internaj aferoj menciis, ke ŝi postulas la "firmtenado al la socialista celado, al la antikapitalista aranĝo", sence de la partia identeco.

Eseoj[redakti | redakti fonton]

  • Antisozialistische Strategien im Zeitalter der Systemauseinandersetzung, Pahl-Rugenstein-Verlag Bonno 1994
  • Zu jung, um wahr zu sein? - Gespräche mit Sahra Wagenknecht, Intervjuo de Hans-Dieter Schütt, Dietz-Verlag Berlino 1995
  • Vorwärts und vergessen? Ein Streit um Marx, Lenin, Ulbricht und die verzweifelte Aktualität des Kommunismus, konkret texte 10 - kontroverse, 144 paĝoj, konkret-Verlag Hamburgo 1996
  • Vom Kopf auf die Füße? Zur Hegelrezeption des jungen Marx, oder: Das Problem einer dialektisch- materialistischen Wissenschaftsmethode, Pahl-Rugenstein-Verlag Bonno 1997
  • Die grundsätzliche Differenz, Dingsda-Verlag Querfurt, 1999
  • Kapital, Crash, Krise... Kein Ausweg in Sicht? Fragen an Sahra Wagenknecht, Intervjuo de Pierre Curieŭ; Pahl-Rugenstein-Verlag Bonno 1999
  • Die Mythen der Modernisierer, Dingsda-Verlag Querfurt, Septembro 2001
  • Kapitalismus im Koma. Eine sozialistische Diagnose, Edition Ost, Berlin, Aŭgusto 2003
  • Aló Presidente. Hugo Chavez und Venezuelas Zukunft, Verlag Edition Ost 2004
  • Armut und Reichtum heute, Verlag Edition Ost 2007

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Intertempe Sahra Wagenknecht-Niemeyer, kiel ekzemple sur la voĉdonilo por la baloto al federacia parlamento en la elektodistrikto 108 Düsseldorf II je la 27-a de Septembro 2009(PDF; 424 kB; Arkivita de Originalo la 25-an de Februaro 2013, elŝutita en la germana vikipedio la 8-an de Decembro 2013).
  2. Renate Meinhof. (majo 2010) [online Die Linkshaberin], Süddeutsche Zeitung.

Eksternaj ligiloj[redakti | redakti fonton]